Akiko Ŭusink-Nagata: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
En [[1972]] Akiko Nagata edzigis estraranon de UEA, [[Evert J. WOESSINK]], kaj transloĝiĝis al [[Arnhem]], 200 kilometrojn for de Roterdamo. La ĉiutaga veturado igis ŝin cedi pri sia posteno en la CO, sed ne ĉesigi sian kunlahoron. Dum pli ol dek jaroj ekde aprilo [[1976]] ŝi redaktadis la bultenon [[UN kaj ni]] pri la eksteraj rilatoj de UEA. Dum la sama periodo ŝi aktivis en la nederlanda movado, interalie instruante Esperanton en popoluniversitato kaj oficante du jarojn kiel prezidanto de [[Nederlanda Esperanto-Asocio]] ([[1977]]-[[1979]]). Apartan intereson ŝi ligis al la ekesto de [[Eŭropa Esperanto-Unio]]. Dum la sama periodo ŝi aŭtoris japanlingvan libron pri [[Nederlando]], kaj aperigis tradukon el ainaj popolfabeloj, ''Ambaŭ mamoj de la monto Porosir'' ([[1975]]). Ŝi estis dumviva membro kaj regula mecenato de UEA.
 
Dum la lastaj jaroj Akiko Ŭusink-Nagata ofte atentigis la movadon pri troa eŭropeco en la lingvo-uzo. Pasie kaj prave kontraŭante la "eŭropan dialekton", ŝi pledis por ekstreme skemisma stilo, interalie per vaste diskutita referaĵo en la Esperantologia Konferenco de 1986 (parte represita en [[Esperanto (gazeto)|Esperanto]] [[1986]]/p. 212). Cetere, [['Mondo kaj ni]], kiel ŝia bulteno renomiĝis en [[1988]], estis kvazaŭ elprovejo de tiu stilo. Verŝajne la aŭtorino mem konfesus, ke ŝia sennaciismo foje kondukis ŝin al eksceso. Sed ĝi donis ankaŭ direkton al ŝia tuta vivo, alportante grandan profiton al la movado kaj ĉiuj, kiuj konis ŝin.