Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

:La situacio pri la Volapuka Vikipedio estas tute malsama al la nia. Tie unusola roboto kreis 111.000 ĝermojn; nur estas mil artikoloj verkitaj de homo. En la Esperanta Vikipedio, la nombro de robotaĵoj estas signife malpli granda, kaj la proporcio de homaj artikoloj estas multe pli granda.
:Mi povas kompreni tiujn, kiuj en tia situacio emas al forigo de la Volapuka Vikipedio. Mi persone preferas, ke oni forigu almenaŭ grandan kvanton de tiuj robotaĵoj; sed se tiu, kiu aldonis ilin (kaj kiu estas administranto ĉe la Volapuka Vikipedio) kontraŭas forigon de tiuj artikoloj, mi ne scias kion fari pri tio. (Li eluzas la fakton, ke ne estas komunumo en la Volapuka Vikipedio, kiu povus kontraŭi lin; por la ekstera Viki-komunumo estas malfacile devigi lin ŝanĝi ion; por ili pli facilas simple forigi tiun Vikipedion). [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 20:20, 25. Okt 2007 (UTC)
::Kiom da artikoloj robotkreitaj ekzistas en la vikipedio esperanta? Ĝernjo --[[Vikipediisto:Gerrywright|Gerrywright]] 12:25, 26. Okt 2007 (UTC)
 
== Forigo de paĝo fare de neadministranto ==
467

redaktoj