Rat-Man: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 38:
La ideo reaperis dum 2005, ĉar oni havis la revon eldoni la komikson okaze de la Universala Kongreso en Florenco. Naskiĝis la '''projekto RoMEo''' (Rat-Man en Esperanto). Sed, ankoraŭfoje, malfacilis konvinki italajn organizojn subteni la projekton. Oni maltrafis la okazon de UK, sed post tio iel eblis konvinki JEFO kaj IEJ kuneldoni la komikson, kaj denove komenciĝis la rilatoj kun Ortolani (pere de lia agento Andrea Plazzi). Por malaltigi kostojn oni decidis memeldoni la komikson, ne plu kunlaborante kun ''Panini Comics'', kaj en Slovakio oni trovis esperantan eldonejo (ESPERO) kiu pretis helpi.
 
Teamo de italaj tradukistoj estis formita, kaj oni tradukis kelkajn rakontojn (du aliaj, "''Legami di Sangue''" kaj "''L'Immutabile Destino''", ne povis esti uzitaj pro eksteraj kopirajtaj kialoj): '''La Skuegaj Originoj de Rat-Man''', '''Rat-Man LontraŭKontraŭ la Araneo''', '''La Minaco Verda''', '''Ĉincja la Barbara''' kaj '''Titanic 2000'''; intertempe, oni trovis junan komiksiston, Andrea Rossetto, kiu pretis desegni mallongan rakontenton omaĝe al Rat-Man kaj al Esperanto.
 
Internaciaj helpantoj (el Rusio, Japanio kaj Francio) helpis kontroli la tradukitajn tekstojn, speciale zorgante pri tradukado de la spritaĵojn, kiujn ofte Ortolani enmetas en siaj rakontoj.