Piloso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cs:Nestorův palác (Pylos)
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
La antikva urbo el la [[mikeneo|mikenea]] epoko, kiu elfosiĝis fare de germanaj arkeologoj dum la jaro [[1952]], situas proksime de la hodiaŭa loĝloko ''Ano Englianos'' 9 kilometrojn de la golfeto de ''Navarino''. La arkeologioj ĉi-tie malkovris la ne defendocele fortigitan palacon de reĝo el la mikenea epoko. Ili donis al la ampleksaj palacaj ruinoj la nomon "palaco de Nestoro", laŭ la samnoma reganto super la legenda regno Piloso, kiun mencias la poeto [[Homero]] en sia eposo [[Iliado]]. Ĉu la ruinoj apud ''Ano Englianos'' estas la "Piloso" de Homero, ne sendube klaras: La germanaj arkeologoj klare pruvis, ke la loko havis la antikvan nomon "Pulos" kaj estis la ĉefurbo de granda regno, kiu kovris la tutan [[Mesenio]]n, sed la topografiaj informoj de Homero en la verkoj [[Iliado]] kaj [[Odiseado]] pri la palaco de Nestoro pli korespondus al pli eta palaco proksime de la hodiaŭa laoĝloko ''Kakovatos'' en la pejzaĝo [[Trifilio]] tuj norde de Mesenio. Ĉiukaze la antikva regiona ĉefurbo ĉe la hodiaŭa ''Ano Englianos'' detruiĝis komence de la 12-a jarcento antaŭ Kristo kaj ne daŭre pluloĝiĝis. Post la 8-a jarcento homoj tute forlasis la lokon kaj ĝi forgesiĝis.
 
La loko el la klasika epoko de la [[Antikva Grekio]] situis en la roka antaŭmontaro ĉe la norda marbordo de la ''Golfeto de Navarino''. La loko havas elstaran rolon en la kronikoj pri la ''Peloponesa Milito'' inter la armeo de la urbo [[Ateno]] kaj tiu de la konkuranta urbo [[Sparto]] dum la ''Peloponesa Milito''. La atena armeo okupis la lokon kaj malliberigis spartan soldataron sur la apuda insulo ''Sfakteria''. La malliberulojn oni transportis al Ateno. La zorgo de la spartanoj pri la malliberigitoj estis esenca kialo, subskribi la pacon de ''[[Nikias]]'' dum la jaro [[-421|421]] antaŭ Kristo. Ĝis la jaro [[-409|409]] antaŭ Kristo la atena armeo en Piloso havis garnizonon.
 
[[Kategorio:Historio de Grekio]]