Trukolombo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
==Disvastiĝo kaj subspecioj==
En la norda parto de sia teritorio en [[Eŭropo]] kaj okcidenta [[Azio]] la Trukolombo estas '''migranta sudokcidenten''' por vintri, krome la specio estas '''loĝanta la tutan jaron en la suda''' parto de sia teritorio. Ĝi estas sufiĉe disvastigita. Estas du subspecioj, la jenaj:
*''Columba oenas oenas'' (inkl. ''hyrcana'') – en la tuta Eŭropo, escepte plej norda [[Skandinavio]] kaj [[Grekio]], kun loĝantaro de ĉirkaŭ '''500,000 reproduktaj paroj''' (preskaŭ la duono aŭ triono en [[Britio]])
*''Columba oenas yarkandensis'' (inkl. ''tianshanicus'') - en [[Uzbekio]], [[Kazaĥio]], [[Kirgizio]] kaj [[Taĝikio]], krom okcidenta [[Ĉinio]].
 
==Similaj samgenranoj==
La tri okcidentaj kolomboj de Eŭropo de la genro ''[[Columba (genro)|Columba]]'', kvankam ŝajne similaj, havas tre diferencigajn karakterojn. La [[Ringokolombo]] estas diferencebla pro iome plia grandeco kaj blanka makulo en la kolo kaj blankaj strioj en la flugiloj. La [[Rokkolombo]] kaj la Trukolombo estas pli similaj laŭ grando kaj plumaro, sed sovaĝaj specimenoj de la unua havas rimarkindan blankan pugon kaj du bone markitajn nigrajn striojn en flugiloj aŭ flankoj, dum ĉe la Trukolombo la '''pugo estas griza''' kaj la du flugilstrioj estas nekompletaj, temas nur pri komenco de strioj. [[Urbokolombo]]j (la sama specio kiel [[Rokkolombo]]) estas treege variebla, kaj ne diferenceblaj malhelgrizaj specimenoj sen blanka pugo povas foje ege similaspekti kun la Trukolombo.