Vaglumo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Vaglumo''' (kelkfoje nomata ''erarlumo'') estas fenomeno en [[marĉo]]j: Estiĝas mallongviva fajreto. Ĉar tiu fenomeno estas tre malofte observata, la fizikaj fundoj estas pridiskutaĵo. Laŭ raportoj de vidintoj ĝi daŭras kelkajn sekundojn kaj ŝajnas blueta.
 
[[Image:Tulilautta3.jpg|thumb|350px|Vaglumo (artefarita por la foto)]]
Linio 6:
 
Nomoj en aliaj lingvoj:
*En la [[nederlanda lingvo|nederlanda]] ĝi nomiĝas ''dwaallicht'', kio signifas "erara aŭ erariga lumo", eble pro la kredo, ke spiritoj volas erarigi la homojn, kiuj dumnokte vagas en la marĉoj. Similan signifon povas havi la [[germana lingvo|germana]] ''Irrlicht'', laŭ kiu fariĝis la esperanta ''erarlumo''.
*En la [[latina lingvo|latina]] oni diris ''IGNIS FATVVS'' (''ignis fatuus'') "stulta fajro", en la [[franca lingvo|franca]] oni diras ''feu follet'' "frenezeta fajro", kio devenas aŭ de la "freneza", t. e. neklara, naturo de la fenomeno aŭ de la frenezeco, al kiu oni atribuis la laŭkrede fantazian imagon de tiu lumo. Simile estas la vortoj en aliaj [[latinidaj lingvoj]]: [[hispana lingvo|hispane]] ''fuego fatuo'', [[itala lingvo|itale]] ''fuoco fatuo'', [[portugala lingvo|portugale]] ''fogo fátuo'', [[kataluna lingvo|katalune]] ''foc follet''.
*La [[rusa lingvo|rusa]] vorto estas ''блуждающий огонёк'' (''bluždájuščij aganjók'') "vaganta fajreto", evidente pro la ne antaŭvidebla apero kaj la laŭdira vagado de la fajreto. Tio evidentas esti la origino ankaŭ de la esperanta vorto.