Vampiro: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 14 jaroj
e
(→‎La vampiro en la bildstrioj: iom poluris lingvaĵon)
Unue la ''wiescz'' nutras sin kun sia sama korpo, poste, sorĉe reakiritaj denove la forto, la monstrua estaĵo ekstermas unue la brutaron, poste, sian familion kaj, finfine, la tutajn loĝantojn de la regiono suĉante al ili la sangon el la koro. Por eviti ĉi tiojn masakrojn, la parencoj de la suspektiga vampiro entombigas lian korpon kun briko sub la mentono, kiel do reteni al li blokita la makzelon.
 
Simila al la ''wiescz'' estas la ''erestun'' aŭ ''eretica'': ĝi estas virino kiu vendis la animon al la [[diablo]] kaj kiu reiras post la morto kun la formo de vampiro, kun la aspekto de maljuna mizerulino. De rusa origino, ĉi tiotiu tipo de vampiroj rekuniĝas en izolitaj lokoj por celebri ilian ''sabatorgio'' kaj iras en letargio dum la [[vintro]]. Ili estas kapablaj murdi la vivantojn nur rigardante ilin en vizaĝo kun ilia malica okulo: la sama sorto okazas al kiu, malbonsorta, finas en la loko kie ili estas en letargio.
 
Laste, la [[Bulgario|bulgara]] ''ustrel'', daŭre apartenanta al la familio de la ''wieszcz'', sed estas nenociva laŭ la homaj estaĵoj. Sia unika predo estas, fakte, la brutaro. Ĝi estas, simple, ĵusnaskito mortinta antaŭ ricevi la bapton, kaj povas esti facile malproksimigata utiligante la fajron. Tuj kiam izolita en la [[stepo]], ĝi estas destinata malfortiĝi kaj, poste, fini predon de la lupoj.