Paradokso de cent vortoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
 
== Versio ==
La alfabeto de [[Esperanto]] enhavas sole [[fina aro|fine]] multe da [[litero]]j. Tial da esperantaj (sencoplenaj) [[vorto]]j havantaj malpli ol cent literojn estas ankaŭ sole fine multe. Simile ankaŭ ĉiuj esperantaj (sencoplenaj) [[frazo]]j enhavantaj malpli ol cent vortojn, el kiuj ĉiu havas malpli ol cent literojn, estas sole fine multe. Sole kelkaj el tiuj ĉi frazoj difinas unusignife ian [[natura nombro|naturan nombron]] (tia ĉi frazo estas ekzemple ''Dudek sep'' aŭ ''La tria [[potenco]] de la plej granda dek du cifera [[primo]] pligrandigita je kvin'', male frazo, kiu difinas nenian naturan nombron, estas ekzemple ''Esperanto-muziko'' aŭ ''La plej longa filipina rivero''). Do de ĉiuj frazoj en Esperanto havantaj malpli ol cent vortojn, el kiuj ĉiu enhavas malpli ol cent literojliterojn de la alfabeto de Esperanto, kiuj difinas ian naturan nombron, estas sole fine multe. Sed de ĉiuj naturaj nombroj estas [[senfineco|senfine]] multe. Tial devas ekzisti la natura nombro, per kiu eblas difini nenian frazon plenumanta pli supre priskribitajn kondiĉojn, kaj do ekzistas la plej malgranda tia [[natura nombro]]. Sed poste la frazo ''La plej malgranda natura nombro, kiun ne eblas difini helpe de la frazo kun malpli ol cent vortoj, el kiu ĉiu havas malpli ol cent literojn de la alfabeto de Esperanto'' estas frazo kun malpli ol cent vortoj (konkrete kun 31 vortoj), el kiu ĉiu havas malpli ol cent literojn de la alfabeto de Esperanto, kiu difinas tiun ĉi nombron. Do la nombro, apartenanta inter nombrojn (teoremo de certaj ecoj) nedifineblajn, estas samtempe (teoremo de tiuj ĉi ecoj) difinita.
 
== Solvo ==