Trukolombo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19:
 
==Similaj samgenranoj==
La tri okcidentaj kolomboj de Eŭropo de la genro ''[[Columba (genro)|Columba]]'', kvankam ŝajne similaj, havas tre diferencigajn karakterojn. La [[RingokolomboPalumbo]] estas diferencebla pro iome plia grandeco kaj blanka makulo en la kolo kaj blankaj strioj en la flugiloj. La [[Rokkolombo]] kaj la Trukolombo estas pli similaj laŭ grando kaj plumaro, sed sovaĝaj specimenoj de la unua havas rimarkindan blankan pugon kaj du bone markitajn nigrajn striojn en flugiloj aŭ flankoj, dum ĉe la Trukolombo la '''pugo estas griza''' kaj la du flugilstrioj estas nekompletaj, temas nur pri komenco de strioj. [[Urbokolombo]]j (la sama specio kiel [[Rokkolombo]]) estas treege variebla, kaj ne diferenceblaj malhelgrizaj specimenoj sen blanka pugo povas foje ege similaspekti kun la Trukolombo.
 
==Aspekto==
La '''Trukolombo''' estas ĉirkaŭ 33 cm longa kun enverguro de 63 ĝis 69 cm kja pezo de 250 ĝis 340 g. Ĝi estas la plej malgranda membro de la genro ''Columba'' en Eŭropo. Ili estas ĝenerale malhelgrizaj kun tre '''fortaj nuancoj metalverdaj en la flankoj de la kolo''' kaj pli ĝenerale kaj amplekse '''rozviolaj en brusto'''. La kruroj estas ruĝaj. Dumfluge estas videblaj '''nigraj bordoj de flugiloj kaj vosto'''. Ili vivas ĝis 13 jarojn.