Gram-kolorigo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Gram-kolorigo''' estas [[mikrobiologio|mikrobiologia]] koloriga traktado, kiu faciligas identigon kaj priskribon de la [[bakterio]]j. Ĝin elpensis en [[1885]] dana kuracisto [[Hans Christian Gram]]. La Gram-reago respegulas la bazajn biokemiajn kaj strukturajn diferencojn de la bakterioj.
 
Oni devas trakti dum la Gram-koloriga proceso la termofiksitajn bakteriojn per bazefika kristalviola kolorigaĵo, je kies efiko la ĉeloj koloriĝas purpurruĝa. Post ti, oni surverŝas la bakterian vitroplaton per jodida likvaĵo kaj iu organika solvaĵo (alkoholo aŭ acetono). La [[Gram-pozitiva|Gram-pozitivaj]] bakterioj restas purpuraj, ĉar ili havas solan dikan ĉelmuron, kiu ne estas trapenetrebla por la solvaĵo. La [[Gram-negativa|Gram-negativaj]] ĉeloj perdas sian koloron, ĉar ties ĉelmuro konsistas el pluraj maldikaj tavoloj, tra kiuj penetras la solvaĵo. En la lasta paŝo, oni kolorigas la vitroplaton per kontarŭ kolorigaĵo (safrano), kiu kolorigas la Gram-negativajn ĉelojn ruĝa.
 
[[Kategorio:Mikrobiologio]]