Paradigmo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Scienca paradigmo''', el la greka (παράδειγμα parádeigma), estas aro de strukturoj aŭ vidpunktoj pri la mondo de iu scienca komunumo. Scienca paradigmo inkluzivas [[sienca modelo|modelo]]j, [[teorio]]j, presupozojpresupozojn kaj valorojvalorojn.
 
Laŭ [[Thomas Samuel KUHN]] estas periodoj de "normala" scienco, en kiuj ĉiuj [[sciencisto]]j havas saman vidpunkton, t. e., laboras ene de la sama paradigmo. Tio daŭras ĝis la apero de ''anomalioj'', t. e., nevulgara okazaĵo aŭ neregula afero, ne klarigebla de la tiamaj reguloj aŭ leĝoj, io kion la kutimaj teorioj ne povas ekspliki. Tiam novaj teorioj estas proponataj kaj oni bezonas repensi la sciencajn konceptojn. Tio estas "krizo de paradigmo". Tiuj krizoj estas tre maloftaj. Kuhn proponis kiel ekzemplon la "[[Koperniko|kopernikan revolucion]]". La modelo de [[Tero]] kiel centro de [[Universo]] estis anstataŭita de alia, en kiu la [[Suno]] estas la centro de la Universo. Tiu malfermas pordojn al novaj "neperfektaĵoj", en la universo, kiel la elipsaj orbitoj de [[Keplero]] kaj la krateroj en [[Luno]] de [[Galileo]].