Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎La damaĝo kreita de robotoj: prefere tuj ol poste
Linio 223:
Ĉi tiu eble estas terura sugesto, sed mi volas (malrapide) forigi aŭ (rapide) plibonigi ĉi tiajn artikolojn. [[:Kategorio:Ĝermoj pri Brazilo|Artikoloj nepre havas enciklopedia teksto ekster nura tabelo]]! [[:Kategorio:Ĝermoj pri Germanio|Niaj redaktantoj nepre iam antaŭ la Apokolipso eblas redakti ĉi ĝermojn preter ĝerma nivelo.]] [[Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Vila.C4.9Doj_de_.C4.88e.C4.A5io|Ankaŭ ekzistas multaj multaj artikoloj pri Ĉeĥaj vilaĝoj laŭ la formo: "XXX estas vilaĝo de Ĉeĥio."]] Mi opinias ke ni forigus ĉi tiajn artikolojn po pli-malpli 100 forigitaj artikoloj por semajno, do ni ne negative frapus nian tagan artikolo-nombron. Ni devas havi minimuman nivelon de bonkvalito por esti serioza enciklopedio. Kiu volas milojn de artikoloj da malplena ŝaŭmo sen solida substanco? -- [[Vikipediisto:Yekrats|Yekrats]] 14:40, 4. Nov 2007 (UTC)
:Mi ne scias pri la aktuala stato de reguloj, sed estus grave nun havi decidon kontraŭ la kreado de novaj robotaj ĝermoj. Ke ni povas sincere diri: Nu, iam tiu robotkreado ekzistis ankaŭ ĉe ni, sed ne plu.--[[Vikipediisto:Ziko|Ziko]] 17:01, 4. Nov 2007 (UTC)
:: Mi absolute subtenas tiun proponon. Tio estas grava paŝo al pli multa seriozeco. Mi demandas min, kial ne eblas programi la robotojn tiel, ke ili kreas la tabelojn ktp. sur uzantopaĝoj (en la t.n. uzantospaco), tiel ke homoj profitas de robota laboro, sed mem verkas la geografiajn artikolojn. Tiel la laboro pli facilus, sed la Vikipedio restus en bona stato. --[[Vikipediisto:Kunar|Kunar]] 17:10, 4. Nov 2007 (UTC)
 
: Se ni forigas po 100 robotajn ĝermojn semajne, tiam daŭros du jarojn nur por forigi tiujn pri Germanio! Ĉu ni vere volas lasi la Vikipedion en tiu stato intence kaj konscie dum tiom longa tempo? Jam la eksdataj navigiloj troviĝas ĉie kaj ofte iu erare pensas, ke ili estas bezonataj, ĉar oni trovas ilin ankoraŭ en multaj artikoloj. Same ni donas malĝustan impreson al ĉiuj vizitantoj kaj kunlaborantoj, se ni ne faras en la proksima estonteco, kion eblas fari nun.
: Mi longe cerbumis pri tio, ĉu forigi ĉiujn robotajn ĝermojn nur iom post iom por ke la statistiko ne aspektu tiom malbone. Sed la statistiko ĉiel ajn estos influita. Necesas elekti inter unu rapida malkresko kaj longdaŭra po ioma malkresko. La dua aspektos kiel stagno, la unuan oni povas almenaŭ klarigi per "necesa purigo". Tuja forigo signalas novan komencon. Estas signo de respondeco, lasi la Vikipedion en tiom bona stato kiom eblas, eĉ se tio estas malagrabla.