Leterkolombo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Postduif.jpg|thumb|250px|[[Leterkolombo]]]]
La '''leterkolombo''' estas [[kolombo]] kiu utilas por transporti leterojn aŭ mesaĝojn profitante la kapablon de kolomboj reveni al siaj kolombejoj. Tiuj kolomboj kutime estas [[Hejmkolombo]]j devenantaj el la origina specio [[Rokkolombo]], ''Columba livia''.
==Historio==
Laŭ la [[Biblio]], la mesaĝokolombo plej antikva estus tiu kiu alportis al [[Noa]] la mesaĝon de la reveno de akvoj post la [[Diluvo]] revenante kun [[olivo]]branĉo enbeke, iĝante la simbolon de la [[paco]] ([[pacokolombo]]). La [[Antikva Grekio|grekoj]] komunikis al siaj urboj la gajnjntojn en la [[Olimpiaj Ludoj]] pere de kolomboj kaj la romia armeo disponis el moveblaj kolombejoj enhavantajn milojn da kolomboj. La araboj perfektigis tiun uzadon ekzemple en siaj militoj kontraŭ la kruckavaliroj en [[Palestino]] por koni iliajn movojn. Poste ekzistis regulaj postoservoj pere de leterkolomboj kaj oni eldonis [[poŝtmarko]]jn eksterordinarajn por tiuj servoj.
==Eksperimentoj==
Nome eĉ en malhela vetero tiuj kolomboj precize atingas la celon. Okaze de eksperimento sur la okulojn de iu leterkolombo oni fiksis nepoluritajn kontaktolensojn, kaj la kolombo eĉ tiel trafis la celon. Dum la pasintaj jardekoj oni plivastigis la eksperimentojn pri la orientiĝo de la birdoj ankaŭ por aliaj birdospecioj. De post nelonge la sciencistoj opinias, ke la migrantaj birdoj sin orientas kaj tenas la flugdirekton laŭ la [[termagneto]]. Tiun opinion subtenas ankaŭ eksperimentoj faritaj per [[ruĝgorĝulo]]j. Kiam oni flugigis la ruĝgorĝulon en magneta kampo estigita en ŝtalkamero oni spertis, ke ili flugas en la direkto de la fortlinioj. Se la direkton de la fortlinioj oni ŝanĝis per 180°, la eksperimentataj birdoj daŭrigis sian flugadon kontraŭdirekte (returne). La orientiĝon laŭ la magnetaj fortlinioj subtenis ankaŭ leterkolombaj eksperimentoj. Plurfoje oni sukcesis devojigi ĝin de ĝia flugdirekto per miniatura elektromagneto fiksita sur ĝia korpo. La sensivon de kolomboj pri magnetaj fortlinioj oni provis priuzi ankaŭ el praktika vidpunkto en [[Parizo]], en aŭtuno de la jaro [[1981]].