Partio de la Laboro (Nederlando): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|<center>partia afiŝo La '''Partij van de Arbeid (PvdA)''' ("Partio de la Laboro") estas nederlanda politika partio de [[socialdemokrat...
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Pvda_affiche2.jpg|thumb|<center>partia afiŝo]]
La '''Partij van de Arbeid (PvdA)''' ("Partio de la Laboro") estas [[Nederlando|nederlanda]] [[politika partio]] de [[socialdemokratio|socialdemokratia]] programo, kiu ekde la jaro [[1946]] seninterrompe reprezentiĝas en la unua kaj dua ĉambro de la nederlanda parlamento kaj plurfoje nomumis la ĉefministron. La partio laŭ la stato de la jaro [[2007]] havas proksimume 62.000 membrojn.
 
Antaŭ la [[Dua Mondmilito]] la socialdemokratia partio de Nederlando nomiĝis "socialdemokratia laborista partio" (SDAP), fondita dum [[1894]]. Ĝi komence restis relative malforta. Dum la jaro [[1940]] la armeo de [[Nazia Germanio]], kiu estis konkerinta Nederlandon, kontroligis kaj mallonge post tio malfondis la partion. Dum la jaro [[1946]] la partio nove fondiĝis, sub la nuna nomo, kaj provis integrigi ankaŭ maldekstrajn liberalulojn. Dum la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento la PvdA precipe kunlaboris kun la katolika partio, same dum mallonga fazo de la jaro 1966: Inter la jaroj 1948 kaj 1958 la partiano [[Willem Drees]] estis ĉefministro. Krom dum la mallonga fazo de 1966, dum la 60-aj jaroj la partio estis opozicia, nur dum 1973 ĝi denove iĝis registara partio: Dum en antaŭaj balotoj ĝi tre kunlaboris kun aliaj maldekstraj partioj kaj ne havis sufiĉe fortajn aliancanojn por registara koalicio. Dum la jaro 1977 la voĉdonantoj montris aprezon por la politiko de la antaŭa PvdA-registaro sub ĉefministro [[Joop den Uyl]], sed inter la pli konservativaj partianoj sendependiĝis la nova partio "DS 70", kiu dum la sekvaj 8 jaroj estis relative sukcesa, kaj krome dum 1977 la kristdemokratoj ne volis formi registaron kune kun la socialdemokratoj, kiuj tiam havis relative maldekstran programon.