Latvaj eŭro-moneroj: Malsamoj inter versioj

32 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e
La '''latvaj eŭro-moneroj''' estas la moneroj de la komuna [[Eŭropa Unio|eŭropa]] [[valuto]] [[eŭro]], planitaj por eldono en [[Latvio]], post kiam en la ŝtato la eŭro estos la oficiala pagilo. Kiel ĉiuj eŭro-moneroj, ankaŭ la latvaj havas [[Eŭro-moneroj|flankon komunan]], kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.
 
La latvaj civitanoj dum la resendependiĝo de sia ŝtato dum [[1991]] donis altan simbolan signifon al la fakto denove havi sendependan nacian valuton, la [[latva lato|latvan laton]], kies desegnaĵoj memorigas pri la regionoj kaj la historio de la ŝtato. La latvaj eŭro-moneroj de tio transprenis iujn motivojn kaj bildigas inter alie la [[blazono de Latvio|blazonon de Latvio]] kaj la monumenton[[Monumento pride liberecoLibereco (Rigo)|Monumenton de Libereco]] en [[Rigo]]. La eŭro-moneroj por Latvio publikiĝis dum [[2006]] kaj jam en proveldono produktiĝis.
 
Al la [[Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II]] Latvio aliĝis la 29-an de aprilo 2005, kaj antaŭvideblas la transiro de la [[latva lato]] al la komuna eŭropa valuto dum la venontaj jaroj, kvankam la dato ankoraŭ ne ekzakte fiksiĝis: la registaro de [[Latvio]] alcelas la jaron [[2009]].
25 291

redaktoj