Jean Zay: Malsamoj inter versioj

53 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Infaneco kaj studoj.'''
 
Jean Zay estas franca politikisto, kiu naskiĝis en [[Orleano]] la XX de xxen [[1904]]. Lia patro estis juda [[Alzaco|alzacano]], kies gepatroj elektis Francion en [[1871]]. Li estis ĝenerala direktoro de la radikal-socialista ĵurnalo "Le progrès du Loiret" (la progreso de la Loiret), kaj de protestanta patrino el la "Beauce", instruisto. En la bazlernejo, strato "des Charretières", li renkontis René Berthelot, onta direktoro de la orleana konservatorio, tiu ĉi iĝos lia plej bona amiko. Poste li daŭrigis siajn studojn en la gimnazio(liceo) Pothier. Tie li fondis gimnazian ĵurnalon, kaj ricevis premion pri franca literatura verkado en la Ĝenerala Konkurso de [[1922]].
'''
Profesiaj ekoj'''
'''La (mallonga) politika kariero'''
 
Jean Zay engaĝiĝis tre frue en politiko. Ekde siaj mezlernejaj studoj, li aliĝis al la respublika kaj laika junularo, kaj kiam 21-jara, li enskribiĝis en la radikala partio. Li vizitis respublikajn rondojn, iĝis ano de la Ligo pri Homrajtoj, respondeculo pri la Ligo de Instruado kaj estas inicita al la framasona loĝio Etienne Dolet en 1926. En 1932, 27-jaraĝa, li estis elektita kiel radikal-socialista deputito de la [[Loiret]].
 
En [[1936]], Albert Sarraut nomumas lin subministro en la estraro de la Konsilantaro. Post kelkaj monatoj, li estis denove elektita, kaj iĝis, je 32 jaroj, la 4-an de junio 1936, ano de la registaro de la Popolfronto, kiel ministro pri Nacia Edukado kaj Belartoj. Li konservos sian postenon en la diversaj postaj registaroj, ĝis sia eksiĝo la 2-an de septembro 1939, por kuniĝi kun la batalanta armeo, opiniante ke li devas suferi kun siaj samaĝanoj.
 
'''La milito.'''
 
Malgraŭ sia malbona sanstato, li petas sian enigon en batalantan trupunuon. Lia kuraĝo kaj lia sindonemo estos substrekitaj de liaj superuloj: ĉiam volontulo por la tiklaj aŭ riskaj misioj. En [[1940]], petita en [[Bordozo]] por parlementa sesio, li devas forlasi sian taĉmenton por ĉi tien iri, kaj tie li ricevas la ordonon enŝipiĝi en la "Massilia" kun [[Georges Mandel]] kaj [[Pierre Mendes-France]] por kuniĝi kun la registaro, kiu laŭdire retiriĝos en Nordafrikon.
 
Alveninte en [[Maroko|Marokon]], la embusko riveliĝas: la tro influaj parlementanoj estis forigitaj, por ne malhelpi la voĉdonon de la plenaj povoj al marŝalo Pétain. Li estis arestita poste, kaj juĝita pro dizertado en la ĉeesto de malamiko, laŭ ordono de la registaro de Viŝio.
 
En junio 1940, li estas kondamnita, de la militista juĝistaro de la urbo Clermond-Ferrand, al punekzilo kaj militista degrado, dum sendifina daŭro. Tio estis intence la sama puno kiel en la dreyfusa afero, ekde tiam neniam verdiktita. Li estas malliberigita unue en la fortikaĵo Sankta Nikolao en Marsejlo, kaj poste en la malliberejo de la urbo Riom. Li suferas fortegan gazetkampanjon organizitan de Philippe Henriot, ministro pri Informado de la registaro de Viŝio, petanta la mortkondamnon de la "judo Jean Zay".
Sennoma uzanto