Jean Zay: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 29:
En junio 1940, li estas kondamnita, de la militista juĝistaro de la urbo [[Clermond-Ferrand]], al punekzilo kaj militista degrado, dum sendifina daŭro. Tio estis intence la sama puno kiel en la dreyfusa afero, ekde tiam neniam verdiktita. Li estas malliberigita unue en la fortikaĵo Sankta Nikolao en [[Marsejlo]], kaj poste en la malliberejo de la urbo [[Riom]]. Li suferas fortegan gazetkampanjon organizitan de [[Philippe Henriot]], ministro pri Informado de la registaro de Viŝio, petanta la mortkondamnon de la "judo Jean Zay".
 
En sia malliberejo de Riom, Jean Zay povis daŭre akcepti regule sian edzinon kaj siajn du filinojn, el kiuj la dua naskiĝis post lia arestado. Li povis skribi kaj komuniki kun siaj amikoj. Tie, li elektis resti laŭleĝa, kaj rifuzis forfuĝon, kiun la [[Franca rezistado|Rezistado]] povus facile realigi, pro sia potenco en la regiono. Li plu laboris dum sia mallibereco, pretigante la reformojn, kiujn li planis ekfunciigi post la liberiĝo.
 
'''La murdo'''
 
Sed la [[20-a de junio|20-an de junio]] [[1944]], milicanoj de [[Joseph Darnand]] venis preni lin en la malliberejo, pretekste de translokado al la malliberejo en urbo [[Melun]]. Ili komprenigas lin, ke ili estas maskitaj rezistadanoj, kies misio estas kunigi lin kun la makizo, kaj murdas lin en arbaro ĉe Mollies en Aliero.
Lia korpo estos trovita de ĉasistoj en 1946, kaj liaj murdintoj persekutitaj.