Universala Ligo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ligiloj
JorgeGG (diskuto | kontribuoj)
ligiloj
Linio 1:
La unuiĝo '''Universala Ligo''', mondfederista organizaĵo surbaze de la verko de [[Clarence K. Streit]], estis fondita de [[Andreo Cseh]] kaj de [[Julia_C._Isbr%C3%BCcker|Julia C. Isbrücker]]. La oficiala lingvo estis Esperanto, sed povis aliĝi ankaŭ neesperantistoj. Julia Isbrücker reprezentis Universalan Ligon en internaciaj mondfederistaj kongresoj kaj konferencoj.
 
Tuj fine de la milito la [[Universala Ligo]], kies sidejo estis en [[Hago]] ([[Nederlando]]), signis la bazon de nova socio en sia unua postmilita revuo [[La Praktiko]], [[1946]], n-ro 1-5: Universala Ligo difinis sin kiel "libera unuiĝo de liberaj kaj honestaj homoj, kiuj sentas respondecon pri la sorto de la homaro kaj tiel volas konstrui novan mondon, en kiu la diversaj homoj kaj nacioj kune vivos kaj por siaj komunaj interesoj kunlaboros, helpante, aŭ almenaŭ tolerante unu la alian". Tial uziĝos unu lingvo, Esperanto, kaj unu tutmonda monsistemo. La artikolo precizigas la fundamenton de "principa kaj idea monsistemo, kia estis iam la [[spesmilo|spesmila sistemo]]": la nova unuo estos "la [[Stelo (monunuo)|stelo]]".