UK 1991: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
aldono
Linio 2:
----
'''76-a UK 1991''', [[Bergeno]], [[Norvegio]], 2400 partoprenantoj.
La kongresa temo estis "Nordio — ĉu modelo?"
 
El la kultura programo de la kongreso elstaris profesinivela prezento de la dramo de [[Henrik Ibsen]] Pupohejmo fare de la teatra grupo [[Kia koincido]].
Esperanto-kulturpremio 1991 de [[FAME-fondaĵo]] kaj de la germana urbo [[Aalen]] estis aljuĝita al [[Ito Kanzi]] el [[Japanio]] pro la preparo kaj eldono de la kompleta verkaro de [[Ludoviko Lazaro Zamenhof]].
En la tradicia aŭkcio ankaŭ du leteroj de Zamenhof transiris al nova proprietulo. Sume la [[aŭkcio]] enspezigis la sumon de 21 mil 890 norvegaj kronoj.
En kunveno, kiun ĉeestis multaj fortaj ludantoj el Ĉinio kaj Japanio eblis [[goo|goludi]].
La Infana Kongreseto arigis 36 infanojn el 17 landoj. Inter ili estis denaskaj esperanto-parolantoj.
 
Specialan atenton de la ĝenerala publiko kaj vastan resonon en gazetaro kaj televido altiris la afero de la tiel nomata "soveta spionŝipo". Temis pri la scienca esplorŝipo "Aleksandr Joffe" per kiu el [[Litovio]] alvojaĝis - organizite de [[Povilas Jegorovas]] - 72 esperantistoj. La norvegaj aŭtoritatoj ne permesis enveturon en la havenon, timante spionadon per la sciencaj instalaĵoj de la ŝipo. Post du tagoj la ŝipon forlasis ses homoj en boato de ĵurnalistoj . La trian tagon ĉiuj vojaĝantoj ricevis permeson veni al la urbo. Ĉar ili ne povis loĝi kaj manĝi en la ŝipo, oni senpage loĝigis ili en hoteloj.
 
<!-- ===Teatraĵoj prezentitaj=== -->