Klaus Johannis: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ismo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:24, 2 apr. 2005

Klaus JOHANNIS, naskita je la 13-a de junio 1959 en Sibiu/Hermannstadt, estas urbestro de Sibiu.

Johannis doktoriĝis pri fiziko kaj laboris unue kiel instruisto pri fiziko. Poste li iĝis ĝenerala lerneja inspektisto de la distrikto. En 2000 la partio de la germanlingvanoj, DFDH (Demokratisches Forum der Deutschen in Hermannstadt = demokratia forumo de la germanoj en Sibio), decidis havi propran kandidaton pri urbestreco kaj petis d-ron Johannis kandidati. Kvankam la germanlingva parto de la loĝantaro de Sibiu malkreskis al malpli ol 2 procentoj (ĉ. 2000 el 155.000), d-ro Johannis sukcesis elektiĝi kiel urbestro.

Li estas la unua germanlingva urbestro de 55 jaroj (lasta germana urbestro estis Alfred DÖRR, de 1940 al 1945).

Kiel urbestro Johannis devas kunlabori kun la reganta partio social-demokrata (PSD). Kvankam li en sia unua ofic-periodo povis nur komenci multajn projektojn, ekzemple la riparadon de la infrastrukturo de Sibio, li estis en 2004 reelektita kun 88,7 % de la voĉoj.

Johannis sukcesis ligi bonajn kontaktojn al internaciaj instancoj. Li atingis, ke Sibio en 2007 estos, kune kun Luksemburgo, Eŭropa Kultura Ĉefurbo. En 2004 Unesko decidis igi la centron de Sibio monda kulturheredaĵo.