Thomas Kuhn: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ToePeu.bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: gl:Thomas Kuhn
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
Laŭ Kuhn, [[moderna scienco]] progresas ne per la kvieta neado de [[fakto]]j kaj [[teorio]]j, kiel supozis Aristotelo, sed ĝi saltas per revoluciaj [[paradigmo]]j: [[Koperniko]], [[Darvino]], [[Ejnstejno]], [[John Dalton|Dalton]], ktp, ne enkondukis novajn faktojn sed rigardis la bone konatajn faktojn per nova klariga [[modelo]] aŭ '''paradigmo'''. Sed la nova paradigmo konkeras la malnovan plejparte per la ŝanĝo de [[generacio]], ne per la racia konvinko de la partianoj de la malnova paradigmo. Morto kaj modo, ne dolĉa racio, estas la amiko de la nova paradigmo. (1)
 
La paradigmo kutime estas la produkto de iu nova al la kampo, kiu ankoraŭ ne estis fiksita partiano de la reganta paradigmo. [[Ejnstejno]] kaj [[John Dalton|Dalton]] estas bonaj ekzemploj de tio. La malnova paradigmo ja estas bona, sed ĝi likas kaj havas truojn kaj ne jam elegante kaj trafe klarigas la novajn faktojn de la lastaj jaroj aŭ jardekoj. Ĝi aspektas kiel findinda sed malnova ŝuo, pneŭmatiko aŭ hundo. Do iu geniulo heŭreke trovas la novan paradigmon kiel solvo kaj ĝin proponas. Sed ĝi ne konvinkas la maljunajn, grizajn profesorojn, sed la junajn verdajn studentojn, kiuj utilis la novan paradigmon por gajni gloron kaj famon. Kaj katedron. Tiam la paradigmo fariĝas la nova ortodokso kaj la ciklo ripetas.
 
Sed tiu progreso per paradigmo ne ĉiam estis. Fakte, la esenca malsamo inter matura, moderna scienco kaj antaŭscienco estas la enkonduko de la unua paradigmo. En la tempo de Aristotelo aŭ eĉ [[Leonardo]], scienco ne estis la afero de paradigmoj. Antaŭ [[Lavoisier]], [[kemio]] ne estis matura scienco, sed amaso de provoj kaj hazardaj reguloj sen iu ajn granda modelo. Laŭ Kuhn, multe de la [[sociaj sciencoj]] estas ankoraŭ antaŭ-paradigma, do malmatura kaj ne scienco en la moderna senco.