James Franck: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Info Homoj
|Nomo = James Franck
|Portreto = James Franck.jpg
|Priskribo = usona-germana fizikisto
|Grandeco de bildo =
|background =
|Dato de naskiĝo = [[26-an de aŭgusto]] [[1882]]
|Loko de naskiĝo = [[Hamburg]], [[Germanio]]
|Dato de morto = [[21-a de majo]] [[1964]]
|Loko de morto = [[Göttingen]], [[Okcidenta Germanio]]
}}
 
 
'''James FRANCK''' ([[26-an de aŭgusto]] [[1882]], [[Hamburg]], [[Germanio]] – [[21-an de majo]] [[1964]], [[Göttingen]], [[Okcidenta Germanio]]) estis [[germanio|germandevena]] [[Usono|usona]] [[fizikisto]], kiu ricevis dividitan (kun [[Gustav Hertz]]) [[Nobel-premio pri fiziko|Nobel-premion pri fiziko]] en [[1925]] pro malkovro de la [[leĝo]] pri kunpuŝo de [[atomo]]j kaj [[elektrono]]j.
 
Li studis [[kemio]]n en la Heidelberg-a Universitato, fizikon en la [[Berlina Universitato]]. Li atingis sciencan gradon ([[Ph. D.]]) en 1906. Li estis inter 1911 kaj 1918 fizika profesoro de la Berlina Universitato. Li gvidis en 1918–20 la fizikan sekcion de la Fizika Kemia Instituto Imperiestro Vilhelmo. Oni nomumis lin en 1920 al eksperiment-fizika profesoro de la Universitato de Göttingen.
 
Li okupiĝis en Berlino kun Hertz pri kinetiko de la elektronoj, atomoj kaj molekuloj, pri elektra konduktiveco de la vaporoj kaj gasoj. Iliaj eksperimentoj pruvis, ke kiam libera elektrono interpuŝiĝas kun atomo, la elpuŝo de alia elktrono el la atomo bezonas minimuman energion kaj tiu energia kvanto (joniza potencialo) estas diversa ĉe la elementoj. La konstatoj de Franck kaj Hertz signifis la unuan eksperimentan pruvon de la kvantuma teorio de Niels Bohr.