James Franck: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 10:
|Loko de morto = [[Göttingen]], [[Okcidenta Germanio]]
}}
 
 
'''James FRANCK''' ([[26-an de aŭgusto]] [[1882]], [[Hamburg]], [[Germanio]] – [[21-an de majo]] [[1964]], [[Göttingen]], [[Okcidenta Germanio]]) estis [[germanio|germandevena]] [[Usono|usona]] [[fizikisto]], kiu ricevis dividitan (kun [[Gustav Hertz]]) [[Nobel-premio pri fiziko|Nobel-premion pri fiziko]] en [[1925]] pro malkovro de la [[leĝo]] pri kunpuŝo de [[atomo]]j kaj [[elektrono]]j.
 
Li studis [[kemio]]n en la Heidelberg-a Universitato, fizikon en la [[Berlina Universitato]]. Li atingis sciencan gradon ([[Ph. D.]]) en 1906. Li estis inter 1911 kaj 1918 fizika profesoro de la Berlina Universitato. Li gvidis en 1918–20 la fizikan sekcion de la Fizika Kemia Instituto Imperiestro Vilhelmo. Oni nomumis lin en 1920 al eksperiment-fizika profesoro de la [[Universitato de Göttingen]].
 
Li okupiĝis en Berlino kun Hertz pri kinetiko de la elektronoj, atomoj kaj molekuloj, pri elektra konduktiveco de la vaporoj kaj gasoj. Iliaj eksperimentoj pruvis, ke kiam libera elektrono interpuŝiĝas kun atomo, la elpuŝo de alia elktrono el la atomo bezonas minimuman energion kaj tiu energia kvanto (joniza potencialo) estas diversa ĉe la elementoj. La konstatoj de Franck kaj Hertz signifis la unuan eksperimentan pruvon de la [[kvantuma teorio]] de [[Niels Bohr]].
 
Franck en 1933 elparolis kontraŭ la aranĝoj de la nova nacisocialisma registaro, poste abdikis pri la katedro kiel protesto. Li translokiĝis kun sia famiuklio en Usonon, kie oni nomumis lin en 1935 al fizika profesoro de la baltimora [[Universitato Johns Hopkins]]. Tri jarojn poste, li iĝis gvidanto de la fizika-kemia katedro de la [[Ĉikaga Universitato]].
 
Dum la [[dua mondmilito]], li iĝis unu gvidanto de la metalurgia laboratorio de la universitato. Tiu instituto aktive partoprenis en la [[Projekto Manhattan]], kiu celis produkton de atombombo. Post sukceso de la programo – en junio de 1945 – porparolis tiun sciencistan grupon, kiu instigis la militistajn gvidantojn prezenti efikon de la bombo sur neloĝata areo, por la japanaj militestroj.
 
Li pensiiĝis kiel profesoro en 1947, sed plulaboris ĝis 1956 kiel gvidanto de la fotosintez-esplora grupo de la [[Ĉikaga Universitato]].
 
{{DEFAULTSORT:Franck, James}}