Migrado de marbirdoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kanikanikani (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:PelicanosFlock.jpg|thumb|200px|left|Aro da [[Pelikano]]j fluganta super la areo de la golfeto de [[Havano]]. Tiuj birdoj venas el [[Kubo]] ĉiujare el [[Usono]] vintre en la norda hemisfero.]] [[Image:Smallarctern.jpg|thumb|200px|left|Arkta ŝterno reproduktiĝas en Arkto kaj subarktaj regionj kaj vintras en Antarkto.]] Kiel multaj birdoj, marbirdoj[[marbirdo]]j ofte migras post la [[reprodukta sezono]]. El tiuj, la flugveturado farata de la [[Arkta ŝterno]] estas la plej longa inter ĉiuj birdoj, ĉar ili trapasas la [[ekvatoro]]n por travivi la sudhemisferan someron en [[Antarkto]]. Ankaŭ aliaj specioj entreprenas trans-ekvatorajn veturadon, kaj el norde suden kaj el sudo norden. La loĝantaro de [[Eleganta ŝterno]], kiu nestas ĉe [[Baja California]], disiĝas post la reprodukta sezono inter kelkaj birdoj flugante norden al la [[Centra Marbordo de Kalifornio]] kaj kelkaj flugante suden tiom malproksime kiom ĝis [[Peruo]] kaj [[Ĉilio]] por nutri sin en la [[Marfluo Humboldt]].<ref>Burness, G. P., K. Lefevre, and C. T. Collins. 1999. Elegant Tern (''Sterna elegans''). In ''The Birds of North America'', No. '''404''' (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.</ref> La [[Griza pufino]] entreprenas ĉiujaran ciklan migradon kiu rivalas kun tiu de la Arkta ŝterno; birdoj kiuj nestas en [[Novzelando]] kaj Ĉilio kaj travivas la nordan someron manĝante en Norda Pacifiko ĉe [[Japanio]], [[Alasko]] kaj Kalifornio faras ĉiujaran veturadon de 40,000 [[mejlo]]j (64,000 km).<ref>Shaffer S.A., Tremblay Y., Weimerskirch H., Scott D., Thompson D.R., Sagar P.M., Moller H., Taylor G.A., Foley D.G., Block B.A., Costa D.P. (2006) "Migratory shearwaters integrate oceanic resources across the Pacific Ocean in an endless summer." ''Proc Natl Acad Sci.'' '''103'''(34): 12799–12802</ref>
 
Ankaŭ aliaj specioj migras mallongajn distancojn for de siaj reproduktejoj, dum ilia distribuado enmare dependas de la manĝodisponeblo. Se la oceanaj veterkondiĉoj estas maltaŭgaj, marbirdoj migras al pli produktivajn areojn, foje porĉiame se la birdo estas juna.<ref>Oro, D., Cam, E., Pradel, R. & Martinetz-Abrain, A. (2004) "Influence of food availability on demography and local population dynamics in a long-lived seabird" ''Proc. R. Soc. London B.'' '''271''':387–396</ref> Post sendependiĝo, junaj birdoj ofte disiĝas pli ol plenkreskuloj, kaj al diferencaj regionoj; pro tio ili ovas esti vidataj malproksime de la normala teritorio de sia specio. Kelkaj specioj, kiel aŭkoj, ne sekvas antaŭkonsentitajn migradovojojn, sed translokiĝas suden kiam vintro alproksimiĝas.<ref name = "Auk"/> Aliaj specioj, kiel kelkaj [[stormopetrelo]]j, [[plonĝopetrelo]]j kaj [[kormorano]]j, neniam disiĝas entute, restante la tutan jaron ĉe siaj reproduktaj kolonioj.