Historio de Kartvelio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Ermito (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 25:
Fine de la [[10-a jarcento]] unuigis la reĝo [[Bagrat la 3-a]] la orientajn kaj okcidentajn reĝlandojn en komuna imperio. Liaj posteuloj, la [[Bagratida dinastio]], regis en Kartvelio ĝis [[1801]].
 
Kvankam pli poste diversaj invadantoj – antaŭ ĉio [[araboj]], [[mongoloj]] kaj [[turkoj]] – atakis la landon, la kartvelia reĝlando konservas por ĉ. 1.000 jaroj pli aŭ malpli da sendependeco. Inter la [[11-a jarcento]] kaj [[13-a jarcento]] atingis sub potencaj reĝoj kiel [[David la konstruanto]] (David 4-a de Agmaŝenebeli, [[1089]]-[[1125]]) kaj lia nepino reĝino Tamara ([[1184]]-[[1213]]) prestiĝan kaj potencan alton. Ambaŭ estas estimitaj hodiaŭ kiel sanktuloj de la [[Kartvela Eklezio|Kartvelia Ortodoksa Apostola Eklezio]].
 
La postaj jarcentoj alportis por Kartvelio plagojn. La mongoloj kaŭzis senhomigon de la lando kaj la imperio disfalis fine de la [[15-a jarcento]] al tri reĝlandoj ([[Imeretio]], [[Kaĥetio]] kaj [[Kartlio]]) kaj al kvin princlandoj. La okcidenta parto iĝis vazala ŝtato de la [[Osmana Imperio]], la orienta parto dependiĝis al [[Persio]].