Sedimenta rokaĵo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 28:
 
=== Biogenaj sedimentoj ===
Tiu klaso estas interesege pristudebla ĉar alportas al la [[geologio]] partikularajn specifaĵojn. Jene:
* La ekzisto de tiuj biogenaj aŭ vivdevenaj sedimentoj aldonas intereson al geologiaj studoj ĉar pruvas la influon de la '''vivularo''' super la geologiaj procezoj.
* Tiaj sedimentoj konsistigas la plej riĉigajn '''energifontojn''' por la homaro, ĉar ili konservas la sunenergion per naturaj metodoj.
* Temas pri sedimentoj ne nur solidaj, sed ankaŭ '''likvaj''' kaj eĉ '''gasaj'''; iamaniere oni povas paroli pri gasaj rokaĵoj.
* Oni malfermas pordojn al studo de la '''evoluo''' de la planedo (terkrusto) kaj de ties vivularo kaj de tiu ĉi super tiu.
 
Laŭ la utileco por la homaro aŭ la uzado oni povas klasigi tiun sedimentojn en:
* '''Ne bruligeblaj'''.
** Karbonataj aŭ vivdevenaj [[kalkoŝtono]]j, kiel konkobreĉio, koralŝtonoj, ktp.
** Silikaj, kiel [[diatomito]] kiu konsistas el ĉeloj de silikaj [[algo]]j aŭ radiolarito kiu konsistas el unuĉelaj maraj radiolarioj.
** Fosforaj en kuŝejoj de [[apatito]].
** Feraj en kuŝejoj de [[fero]] devenaj el [[bakterio]]j
* '''Bruligeblaj'''. Kiel la [[Karbo]], kio estas ŝtoniĝinta vegetalaĵo. La vegetaloj enteriĝas kaj karbiĝas ĉu surloke ĉu transportitaj, tio estas ĉu aŭtoktonaj ĉu aloktonaj respektive.
 
El la vegetalaĵo en [[marĉo]] oni formas materialon nomita [[torfo]]. Pro efiko de premo kaj temperaturo tiu materialo pli kaj pli perdas [[hidrogeno]]n kaj [[oksigeno]]n kaj tiele riĉiĝas la procentaĵo de [[karbono]]. Laŭ tiu procezo la materialo torfo iĝas sinsekve [[brunkarbo]], [[ŝtonkarbo]], [[antracito]] kaj finfine pura karbona [[mineralo]], nome [[grafito]].
 
=== Reziduaj sedimentoj ===