Fausto Bertinotti: Malsamoj inter versioj

Itala politikisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: Fausto Bertinotti estas itala politikisto, kiu estis la prezidanto de la partio Rifondazione Comunista (Komunisma Refundiĝo) ĝis la jaro 2006, kiam li fariĝis la prezidanto de...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:38, 25 nov. 2007

Fausto Bertinotti estas itala politikisto, kiu estis la prezidanto de la partio Rifondazione Comunista (Komunisma Refundiĝo) ĝis la jaro 2006, kiam li fariĝis la prezidanto de la itala parlamento.

Bertinotti naskiĝis en Milano la 22-an de marto 1940, kaj lia patro estis fervoisto. Kiel junulo li enskribiĝis en la Socialisma Partio kaj en la komunisma sindikato CGIL. En 1972 lia faksio de la Socialisma Partio aldoniĝis al la Itala Komunisma Partio. En 1985 li eniris la Nacia estraro de la CGIL. En 1991, kiam la Komunisma Partio ŝanĝis ĝia nomo al "Demokrata Partio de la Maldekstro (PDS)" kaj forlasis la komunisman ideologion, Bertinotti kontraŭis la movon. En 1993 li forlasis la partio kaj eniris Rifondazione Comunista, pli maldekstra partio kiu restis fidela al komunismo. En 1994 li fariĝis la nacia estro de la partio, kaj en tiu rolo li fariĝis konata politikisto. En 1996 lia partio estis parto de la maldesktra koalicio, gvidata de la PDS, kiu gainis la elektojn. Tamen en 1998 Bertinotti decidas forlasi la registaron por protesti kontraŭ ĝia tro destra politiko. Parto de lia partio kontrauis la movon kaj kreis nova partio, nomata la "Partio de la Italaj Komunistoj". En 2005, Rifondazione Comunista denove partoprenis en la elektojn kiel parto de pli granda maldekstra koalicio kiu gainis. Bertinotti fariĝis la prezidanto de la parlamento, forlasante la prezidanteco de la komunisma partio.