Leono la 9-a: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sw:Papa Leo IX
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Bruno''', la estonta papo Leono la 9-a, naskiĝis en Egishajmo ([[Eguisheim]], Alta Alzaco) la [[21-a de junio|21-an de Junio]] [[1002]]. Li estis filo de la Grafo de Nordgau kaj tre frue iris studi al [[Toul]], en la episkopa lernejo. Aliĝinte al la reformema tendenco de la eklezio, li estis elektita en [[1024]] [[episkopo]] de tiu urbo kaj komencis labori por restarigi la pastran disciplinon, batalante kontraŭ la [[nikolaismo]] kaj la simonio.
 
La imperiestro [[Henriko la 3-a]] lin nomumis [[papo]] en decembro [[1048]], sed li rifuzis rigardi sin tia, tiel longe kiel lin ne akceptos la roma pastraro kaj la roma popolo, kio okazis la [[12-a de februaro|12-an de februaro]] [[1049]]. Li penis starigi la sendependencon de la eklezio el la laikaj potencoj, sed lia situacio en [[Romo]] lin devigis apogiĝi sur la imperiestro, kiu lin protektis kontraŭ la riĉaj italiaj familioj. Li restis nur kelke da monatoj en Romo dum sia papado sed multe vojaĝis, reveninte trifoje en [[Alzaco|Alzacon]].
 
Fine de lia vivo li estis kaptita de la [[Normandoj]], kiuj lin gardis en duonkaptiteco. Li tamen povis sendi legaton al [[Konstantinopolo]] por diskuti kun la patriarko kaj provi repacigi lin kun Romo, sed tiu sendito ne havis la necesan lertecon kaj fine ekskomunikis la patriarkon la 16-an de Julio 1054, kreante la grandan orientan skismon. Sed pri tio oni ne povas kulpigi Leonon la 7-an, ĉar li jam mortis antaŭ 3 monatoj, la 19-an de Aprilo, kiam tio okazis.
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1002]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1054]]
[[Kategorio:Papoj]]
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} http://juillot.home.cern.ch/juillot/leon9.html <!-- pt:Un pape alsacien: Léon IX d'Eguisheim (em francês) pt->eo:_Un_ _pape_ _alsacien_: _Léon_ _IX_ d'_Eguisheim_ (_em_ _francês_) -->