Finnlanda kuirarto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e iii -> ili
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Antaŭ jarcentoj la finnoj akiris siajn nutraĵojn kompreneble el la sovaĝa naturo kaj nutris sin ĉefe per [[fiŝoj]], lagaj aŭ maraj, kaj ĉasaĵoj. Bele ili kantis pri la verde aŭ neje tapiŝitaj salonoj de la arbaro kie paŝis [[urso|ursoj]], kuris alkoj, kaj kaŝis sin la timema leporo. Ili kantis ankaŭ pri la abelo kaj ties dolĉa saniga mielo, pri la tetro kaj tetrao, pri la [[urogalo]] kaj la [[anaso]], la nektaro de floroj kaj la freŝa akvo de la fontoj, lagoj kaj rojoj. Antikvaj finnoj laŭdis la arbarajn berojn, vakciniojn, kaj eĉ pl! la sovaĝajn fragetojn de sunaj herbejoj. Pri ĉio-ĉi troviĝas versoj en Ia nacia epopeo [[Kalevala]]. Supozeble ankaŭ [[fungoj]] estis manĝataj, krom uzataj por sorĉado kaj ŝamanismo. La epopeo rakontas ankaŭ pri Ia alveno de la [[agrikulturo]]; post nelonge prafinnoj povis ĝui Ia rezultojn de siaj penegoj terkulturistaj. Ili forbruligis la arbaron kaj semis [[rapo|rapojn]], [[sekalo|sekalon]] kaj hordeon. EI la sekalo ili bakis malhelbrunan acidan [[pano|panon]], kiun la finnoj eĉ nun sopiras en la sudaj landoj de bianka [[tritiko|tritika]] pano. El [[hordeo]] ili faris [[biero|bieron]], kies kantigan kaj solenigan efikon ili laŭdas en la epopeaj versoj. Ili konis ankaŭ avenon. Rimarkindas, ke meze de la grenkampo ili lasis kreski kantarbon por la ora kukolo!
 
==Antikvaj kuirmanieroj==