Helmuth von Moltke: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PixelBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: fi:Helmuth von Moltke
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Helmuth von Moltke''' (plennome ''Helmuth Karl Bernhard, Grafo von Moltke'' (n. [[26-an de oktobro]] [[1800]] [[Parchim]], [[Mecklenburg]], Germanio – m. [[24-an de aprilo]] 1891, Berlino) estis prusa poste germana stabestro (1858–88). Li havis gravan rolon en la venkoj super Danio (1864), Aŭstrio (1866) kaj Francio (1871).
 
Lia patro estis nobelo en Mecklenburg, la patrino devenis el malnova burĝa familio de Lübeck. La Moltke-familio malriĉiĝis kaj translokiĝis en 1805 al [[Holsten]] tiam apartenanta al Danio. Helmuth lernis en la Dana reĝa kadetlernejo de Koppenhaga, poste soldatiĝis en dana infanteria regimento. Li decidis en 1821 – dum vizito en Berlino – pluservi en la prusa armeo. Li iĝis en 1822 membro de la prusa reĝa persongardistaro kiel general-leŭtenanto.
 
Oni sendis lin en 1823 al trijara kurso de la Militara Akademio, en 1826 li komencis verki por mildigi sian financan situon. En 1827 aperis lia romano Die beiden Freunde (La du amikoj). Ekde 1828 laboris li en la mapfara ofico de la generala stabo, tiutempe verkis li historian skizon pri historio de [[Pollando]]. Oni postenigis lin en 1832 al la prisa generala stabo, unu jaron poste li iĝis ĉefleŭtenanto. Oni sendis lin en 1835 al [[Turkio]], kie li estis konsilanto de sultano [[Mahmud la 2-a]] pri modernigo de la turka armeo. Moltke hejmenveturis fine de 1839 kaj denove ekservis ĉe la prusa armeo.
 
Li geedziĝis en aprilo de 1842 kun la angla Marie Burt (1825–68); en 1843 li verkis studaĵojn pri konvena spurlinio de la novaj fervojoj; en 1845 publikigis libron pri la rusa-turka milito de 1828–29. Oni komandis al li en 1845 servi kiel adjutanto la prusan princon Henriko (1781–1846), tiam handikapulo, vivanta en Romo. Tie Moltke faris bonegan mapon pri Romo kaj ties ĉirkaŭo, verkis ''Wanderungen um Rom'' aperinta en volumo Wanderbuch (1879).
Linio 10:
Li multe okupiĝis pri grandaj defioj de [[Prusio]]: unuigo de Germanio, certigo de sekureco de la lando. Li estis konvinkita, ke tiujn defiojn povas plenumi nur per militara solvo. En letero al sia frato, li entuziasme dankis la malvenkon de la revolucioj de 1848–49, skribante: tiel estis venkita la demokratio, la plej grava malamiko de Prusio.
 
Moltke iĝis [[kolonelo]] en 1851, en 1855 adjutanto de [[princo Fideriko Vilhelmo]], la pli posta [[Frideriko la 3-a]] prusa reĝo kaj germana imperiestro. Li multe vojaĝis en tiu servo - al Skotlando, Anglio, Rusio, Francio – tiel li verkis Briefe aus Russland (Leteroj el Rusio; 1877).
 
 
Linio 18:
Moltke instigis la konstruon de fervojoj por ebligi bonan provizon de la batalantoj, edukadon de la oficiroj, enkondukis ĝeneralajn direktivojn.
 
Li militis unuafoje por [[Schleswig-Holstein]] en 1864 ([[prusa-dana milito]]), kontraŭ Aŭstrio kaj aliaj germanaj ŝtatoj dum somero de 1866. Tiam li uzis ĉ. 250.000 soldatojn sur frontolongo de 420 km kaj fine venkis en [[batalo de ''Königgrätz'']] (nun ''Hradec Králové'' en Ĉeĥio). Tiel li akiris estimon kaj el la premio pro la venko li aĉetis bienon en Silezio.
 
La batalo en 1866 montris por Moltke malforton de la armeo: nesufiĉan edukitecon de oficiroj kaj mankojn de la spionado.
 
La prusa venko en 1866 vekis ĵaluzon de Francio, kiu provis influi la germanan politikon kaj gravigi sian reputacion. [[Bismarck]] volis preventan militon kontraŭ Francio, sed Moltke kaj Roon apogis lin nur fine de 1869, asertanta, ke la prusa armeo povas venki la francojn. Bismarck dum la sekvaj monatoj provokis plurfoje [[Napoleono la 3-a|Napoleonon la 3-an]] kaj en julio de 1870 komenciĝis la [[franca–prusa milito]]. Moltke starigis en tri armeoj ĉ. 385.000 soldatojn. La decida batalo okazis ĉe [[Sedan]], la 2-an de septembro 1870 kaj la dua franca imperio falis. Oni deklaris la 18-an de januaro en [[Versailles]] la novan Germanan Imperion. Francio akceptis la pacdiktatojn de Bismarck en majo de 1871. En oktobro de 1870 Moltke ricevis rangon de grafo kaj en julio de 1871 iĝis marŝalo.
 
Moltke restis ankoraŭ dum 17 jaroj estro de la generala stabo. Dum tiu tempo, li teksis planojn, se Germanio devus militi sur du frontoj: oriente kontraŭ Rusio, okcidente kontraŭ Francio. En aŭgusto de 1888 li abdikis pri la posteno kaj retiriĝis al sia bieno. Tiutempe li ne interkonsentis kun stilo kaj imagoj de la nova reganto [[Vilhelmo la 2-a]].