Vilao Hügel: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 106:
 
En [[1882]] oni komencis elŝanĝi la akovkonduktilojn. Malgraŭ tio la kvalito de la akvo kontinue malkreskis. Ekde [[1897]] oni devis boligi la trinkakvon. Alternative al la akvoelpreno el la Ruhr oni provis realigi la akvoprovizadon per putoj, kio tamen ne sukcesis pro la ĉiutaga kvanto de 1925 m³. Mallongtempe oni eĉ devis akvon el la urba reto. En [[1901]] oni konstruis en la ''Wolfsbachtal'' novan akvopreparejon kun jara kapablo de 12.000.000 m³. Per tiu oni provizis ekde tiam la vilaon kaj la fabrikojn en la urbo. La bezonata akvokvanto sumiĝis en la jaro [[1916]] ĉ. 600.000 m³. La malnovaj pumpiloj en [[1952]] finfine estis anstataŭita per novaj.
 
=== Gaslumigado ===
Komence Alfred Krupp insistis, ke ene de la domo oni nur rajtas uzis oleo -, [[stearino]]- aŭ vakslumigadojn. Tamen oni instalis ekde la komenco gaslumigilojn. Komence nur la ĉambroj de la servistaro estu ekipitaj per gaslumigado, sed jam planadoj el la jaro [[1870]] elmontris nur por la banĉambroj de la familio sep gaslumigilojn. En [[1883]] la domo estis komplete lumigita per gaso. Pro la posta instalado de la gaslumigado la blokokranoj kaj linioj estis videblaj en la tuta domo.
 
Por provizi la vilaon per gaso, Krupp proponis la 1-an de septembro la instaladon de gasfabriko. Tiun ĉi akceptis la prusa registaro en [[Duseldorfo]]. La fabriko devis situi malsupre de la vilao ĉe la Ruhr. Ĝi estis inaŭgurita oktobre de la venonta jaro kaj komence liveris ĉ. 360.000 m³ ĉiujare. Komence tiu ĉi kapablo sufiĉis por la provizado de la instalaĵo. Nur en 1907, kiam la taga bezono kreskis sur ĉ. 2000 m³, la laborkapablo de la instalaĵo estis elĉerpita. ekde tiam oni estis devigata, aldone ricevi gason el la fabriko. En [[1911]] do oni abandonis la gasfabrikon ĉe la Ruhr. Ekde 1926 la provizado tute transiris enmanojn de la urbo Essen. En [[1935]] post ĉ. 64 jaroj oni anstataŭis la lastan ampolon de gaso al elektro.
 
Krom la lumigiloj ankaŭ la fornoj en la kuirejo funkciis per gaso.
 
=== Ĝardenistejo===