George Habash: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: George Habash estis la kreanto de la Popola Fronto por la liberigo de Palestino. Li naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1926 en la urbo Lod, kiu nuntempe troviĝas en Israelo, kaj ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:16, 2 dec. 2007

George Habash estis la kreanto de la Popola Fronto por la liberigo de Palestino. Li naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1926 en la urbo Lod, kiu nuntempe troviĝas en Israelo, kaj li venis de familio de arabaj kristanaj komercistoj.

Lia familio perdis ĝian domon en Lod dum la araba-israela milito en 1948, kaj ili devis forlasi sian teron. Habash studis medicino en la prestiĝa Usona Universitato de Beirut, kaj poste aktiviĝis en politiko. En 1967, li kreis la Popola Fronto por la Liberigo de Palestino, komunisma organizaĵo kies celo estis batali kontraŭ Israelo en iun ajn manieron eblan. Habash gvidis la organizaĵon ĝis la okdekaj jaroj.