Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Enciklopedio de Esperanto - U|EdE-U]]
 
'''UŜE''' (mallongigo de la nomo: Unuiĝintaj ŝtatoj de Eŭropo). Paralele kun la Paneŭropa-movado (v.) estiĝis kaj evoluiĝis (longtempe ne publike) la U E-ideo kaj fariĝis la UŜE-programo. La ĉefdiferencoj inter la Paneŭropa- kaj USE-programo estas:
a) La estonta mondpotenco dividiĝas - laŭ la Paneŭropa programo - je 5 partoj (USA, Britujo, Paneŭropo, Japanujo, USSR), dume tiu laŭ la UŜE-programo dividiĝas nur je 2 partoj: je la okcidenta hemisfero, gvidata jam nun de USA, kaj je la orienta hemisfero, gvidota de UŜE;
b) al UŜE devos aparteni - laŭ diversaj geopolitikaj kaj sociaj kaŭzoj - ankaŭ Britujo kaj Rusujo;
c) la Paneŭropa-movado, kiel oficialan lingvon por la Paneŭropa-Unio, proponas la anglan, dume laŭ la UŜE-programo E estas destinita fariĝi la oficiala helplingvo en UŜE. Por forte kaj daŭre kunligi la eŭropajn ŝtatojn, la UŜE-programo proponas komunajn armeon, dogan- kaj eksterpolitikon kaj unuecan valuton. Taktiko: tondi por tuta Eŭropo ekonomipolitikan organizaĵon (UŜE-partion), kiu havas la taskon parlamentsisteme realigi la UŜE-programon. Laŭ la gvidantoj de UŜE la E-istoj estas destinataj fariĝi la iniciatoroj kaj la ekigantoj de la UE-movado. Organo: UŜEEĤO, Eldonejo: „Libro“, Timiŝoara I., Rumanujo. Fakliteraturo: Joset Zauner: „Der Weg zur Europa-Partei (Der Ausweg UŜE)“, (La vojo al la Eŭropo-Partio, La elvojo UŜE); la sama : L' Eŭropanismo.“
Laŭ J. ZAUNER