Fajlilo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:39, 4 dec. 2007

Fajlilo estas ilo por fajli - disigi facan tavolon de materialo per frotado per speciala malglata faco de la fajlilo.

Ebena fajlilo
Cirkla fajlilo
Fajliletoj

La malglata faco de la fajlilo estas kutime farata per du kruciĝantaj aroj de sulkoj. Fajlilo estas kutime farita el malmola ŝtalo kaj aldone plamalmoligita per hardado.

Formoj de fajliloj estadas diversaj - ebena, kvadrata, cirkla ktp.

Normala fajlilo havas longon kaj longon ĉirkaŭ 30 ... 40 cm kaj dikon ĉirkaŭ 5 ... 15 mm. Ankaŭ ekzistas fajliletoj kun longo ĉirkaŭ 15 cm aŭ malpli kaj diko ĉirkaŭ 3 ... 4 mm.