Distribuita Lingvo-Tradukado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Distribuita Lingvo-Tradukado (angle: Distributed Language Translation) estis esplor- kaj evoluig-projekto de la iama nederlanda programara entrepreno BSO (iĝis nun 'Atos Origin') en UtreĥtoUtrecht. La projekto celis duonaŭtomatan tradukadon inter dekduo da lingvoj, surbaze de iomete modifita Esperanto.
La uzo de Esperanto kiel komputil-interna pontolingvo (“interlingvo” aŭ ‘IL’) faris DLT-on escepta rolanto sur la tiama mondscenejo de maŝintraduk-klopodoj. La DLT-projekto daŭris dek jarojn (1981-1990) kaj kostis 6.500.000 eŭrojn, de kiuj la nederlanda Ministerio pri Ekonomiaj Aferoj subvenciis 46 procentojn kaj BSO mem investis 52 procentojn. La gravajn komencajn 2 procentojn subvenciis la Eŭropa Komisiono.
 
Krom konstanta centra teamo de 10 lingvistoj kaj informadikistoj ĉe BSO en UtreĥtoUtrecht, inter kiuj la esperantistoj Klaus Schubert (kiel ĉef-lingvisto), Victor Sadler kaj Dan Maxwell, kontribuis al la DLT-projekto ankaŭ granda nombro da konsilantoj kaj portempaj kunlaborantoj el diversaj landoj. La duono de tiuj estis esperantistoj, nome: Heinz Dieter Maas, John Wells, Rüdiger Eichholz, Bruce Sherwood, Ian Fantom, François Simonnet, Simo Milojević, Stephen MacGill, Alain Dawson, André Staes, Anne Amblès, Wim Jansen, Wera Blanke, Jan Pospíšil, Jan Exmann, Désirée Derksen, Derk Ederveen, Stefán Briem, Ilona Koutny, Balázs Wacha, Lajos Kovács, Zlatko Tišljar, Probal Daŝgupto, Akiko Ŭusink-Nagata, Shigeru Sato, Li Wei kaj Liu Haitao.
 
Prototipa apliko de DLT en la teĥnika sfero de tradukado (per ‘AECMA Simplified English’, en kunlaborado kun la nederlanda aviadilfabriko Fokker) atingis ĉirkaŭ 95-procentan precizecon. Ĉe tio oni kontrolis ne nur la specifan fakan terminaron, sed ankaŭ mallarĝan kaj larĝan kuntekstojn. En la sfero de pli ĝeneralaj tekstoj (ekzemple raportoj de UNESKO Asembleoj) la precizeco de traduko estis ĉirkaŭ 50 ĝis 60 procentoj.