Skvaŝo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
==Reguloj==
 
La ludantoj vicume rakedas la pilkon precipe kontraŭ la antaŭa muro. Oni povas respondi la ŝotojn per "volejo", t.e. per rebati la pilkon antaŭ ol ĝi falas sur la plankon, aŭ per rebati la pilkon post ĝia unua deplanka resalto. La servo (la unua ŝoto) devas trafi la lokon sur la antaŭa muro inter la servolinio (la meza linio) kaj la supra eksterlimo. Aliaj ŝotoj estas akceptataj se la pilko trafas la muron inter la du eksterlimoj (la plej supra kaj malsupra linioj). Se la pilko trafas la linion, ĝi estas malakceptata malkiel en [[teniso]]. La pilko povas ankaŭ unuavice trafi kiun ajn el la aliaj tri muroj sed ne la plankon —- kaj post tio la permesatan lokon sur la antaŭa muro. Tiajn peralimurajn ŝotojn oni nomas "anguloj". Tia vicumado daŭras ĝis iu ludanto malsukcesas rebati la pilkon aŭ la rebato estas malakceptenda laŭ la reguloj.
 
Ekzistas du diversaj poentosistemoj. Laŭ la "tradicia" brita sistemo nur tiu ludanto, kiu servas la pilkon (t.e. komencas la vicumadon), povas gajni poenton. Se la servanto malsukcesas, la servovico transpasas al la ricevanto. Ŝi aŭ li iĝas nun servanto kaj povas siavice provi gajni poenton. La raŭndon venkas kutime tiu ludanto, kiu unua havas naŭ poentojn. Alternative, kiam la poentoj ekestas 8 kontraŭ 8, la tiama ricevanto povas postuli daŭrigon ĝis dek poentoj. Estas ĝis kvin raŭndoj en unu matĉo. Alivorte la venkanto de la skvaŝmatĉo estas tiu ludanto, kiu unua venkis tri raŭndojn.