Kate Bush: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Horsto (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Horsto (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:KateBushComicRelief.png|thumb|right|Kate Bush, 1986]]
'''Kate Bush''' [kejt buŝ], naskita kiel '''Catherine Bush''' la {{daton|30|julio|1958}} en [[Bexleyheath]] (nun parto de la [[aglomeraĵo]] de [[Londono]]), estas [[Britio|brita]] [[kantisto]], kantverkisto kaj musikproduktisto. Ŝia voĉo ampleksas kvar [[okto|oktojn]]. Pro ŝia eksteraordinara voĉo, ŝia musika stilo kaj ŝiaj nekutimaj tekstoj ŝi fariĝis unu el la plej sukcesaj solaj anglaj musikistinoj dum la pasintaj 30 jaroj. Bush subskribis kontrakton ĉe [[EMI]] kiam ŝi aĝis 16 jarojn, post rekomendo de [[David Gilmour]] de [[Pink Floyd]]. En la jaro ([[1978]]), kiam ŝi aĝis 19, ŝia debuta kanto ''Wuthering Heights'' dum kvar semajnoj pintis en la britaj vendolistoj kaj tielper tio ŝi estis la unua virino, kiu pintis en britujo per mem verkita kanto.
 
Post ŝia turneo en la jaro 1979, kiu estis ŝia ununura turneo, ŝi publikigis la albumon [[Never For Ever]], kiu faris ŝin la unua sola musikistino kiu pintis la britajn albumajn vendolistojn. 1987 ŝi gajnis la [[BRIT Award]] por la plej bona brita sola artistino. Ŝi ĝis nun publikigis 8 albumojn, el kiuj 3 pintis la britajn albumajn vendolistojn. La kantoj ''Babooshka'', ''Running Up That Hill'', ''King of the Mountain'', ''The Man with the Child in His Eyes'' kaj ''Don't Give Up'' rangis en la 10 plej bonaj (Top 10) de la britaj vendolistoj.