Oroszlány: Malsamoj inter versioj

Hungaria urbo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Oroszlány''' (oroslAnj) estas urbo en Hungario, en regiono '''Meza''' Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono Oroszlány, kies centro ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:40, 7 dec. 2007

Oroszlány (oroslAnj) estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono Oroszlány, kies centro estas.

Subregiono Dorog en Hungario
Urbocentro kun preĝejo de Dorog
Strato en Dorog

La urbo situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Esztergom.

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko kaj de romianoj. La unua skriba mencio devenis el 1181. En la vilaĝo loĝis kuiristoj de la hungaraj reĝinoj. En 1542 la turkoj detruis kaj senhomigis la setlejon. En la 18-a j.c. ŝvaboj kaj hungaroj refondis ĝin. En 1775 baroka katolika preĝejo omaĝe al Sankta Jozefo konstruiĝis. En 1843 komenciĝis minado de karbono, la ministoj konstruis preĝejon omaĝe al Sankta Barbara, kiu estas patrono de ministoj. En 1927 vilaĝodomo, en 1928 kalvario, en 1936 kalvinana preĝejo konstruiĝis. En 1945 la germanoj estis trude forpelitaj al Germanio. Dum la socialismo la urbo impetis. La vilaĝa futbala klubo apartenis al la plej elstaraj hungaraj kluboj. Multe da domoj konstruiĝis, precipe por la ministoj. En 1950 la vilaĝo iĝis distriktejo kaj urbiĝis en 1984. En 2004 finiĝis la minado.

La urbo jam kontaktiĝis kun Esztergom. La komunumo havas 2 mezlernejojn kaj 4 bazlernejojn. En la urbo funkcias germana, slovaka, cigana kaj armena autonomioj.