Dekstra korno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Sekcioj
Linio 42:
La '''dekstra korno''' ( '''´''' ) estas [[latina alfabeto|latin-alfabeta]] [[supersigno]] ([[diakrita signo]]) en la formo de streko iranta de dekstre-supre maldekstren-malsupren (aŭ inverse).
 
==En Esperanto==
En Esperanto dekstra korno ne estas uzata, kvankam [[Johán Valano]] en siaj noveloj uzas ĝin kiel alternativon al la apostrofa marko de [[elizio]] de la substantiva finaĵo "-o": en fikcia [[Sanktavalo]] oni skribas "Johán" anstataŭ "Johan'".
 
==En aliaj lingvoj==
En aliaj lingvoj la dekstra korno havas diversajn funkciojn. En kelkaj (ekz. la [[hispana lingvo|hispana]], [[itala lingvo|itala]]) ĝi markas la akcentatan vokalon, kie la pozicio de la akcento devias de la regularo. En iuj ([[dana lingvo|dana]], [[hispana lingvo|hispana]]) ĝi distingas [[sinonimo]]jn. En la [[ĉeĥa lingvo|ĉeĥa]] kaj [[slovaka lingvo|slovaka]] lingvoj ĝi longigas vokalojn. En la [[nederlanda lingvo]] ĝi montras esceptan akcenton. En la [[franca lingvo]] kaj la [[hungara lingvo]] ĝi distingas diversajn gradojn de longeco kaj malfermeco de vokaloj; en la hungara eĉ ekzistas duobla dekstra korno, kiu faras la saman distingon ĉe vokaloj, kiuj portas [[tremao]]n. En aliaj lingvoj ĝi kreas novajn literojn; ekzemple la [[pola lingvo|pola]] "ó" sonas kiel longa "u".