Nicolaus Bruhns: Malsamoj inter versioj

126 bitokojn forigis ,  antaŭ 12 jaroj
La orgenverkoj montras tipajn karakterizaĵojn de la [[Nordgermana orgenskolo|Nordgermana orgenstilo]]: kontrasto inter [[homofonio|homofonia]]j kaj [[fugo|fugataj]] partoj, [[arpeĝo]]j kaj virtuozaj pedalpasaĵoj kun [[trilo]]j. Frapanta estas la aŭdacaj [[harmonio]]j kaj implikitaj [[ritmo]]j. Bruhns elĉerpis ĉiujn liberojn de la ''[[Stylus phantasticus]]'' por krei afektozajn, kelfoje akrajn kaj preskaŭ „moderne“ aperajn komponaĵon. Ĉar la rapidaj pasaĵoj de la preludioj postulas klarajn kaj precizajn ritmojn – parte per duvoĉa pedalludo –, ili faras altajn postulojn al la interpretanto.
 
'''„Granda“ preludio en e-minoro''' ― [[dosieroDosiero:Sound-icon.png|16px]] [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/2/26/Bruhns-gro%C3%9Fes_Pr%C3%A4ludium-e.mid aŭdekzemplo] ([[:Bild:Bruhns-großes Präludium-e.mid|Info]]), [http://www.free-scores.com/download-sheet-music.php?pdf=158 partituro]
 
Tiu ĉi preludio estas sendube la plej arbitreca orgenverko de Bruhns. Ĝi konsistas el du fugoj sendependaj unu de la alia kun respektivaj antaŭ-, inter-, kaj postludoj, en kiuj estas enŝovitaj liberaj partoj. Per sia enorma multspececo ĝi pelas la „fantazian stilon“ al la ekstremo. Apel komparis la pecon – eble apogante sin sur karakterizo de la ''Stylus Phantasticus'' en la verko de [[Mattheson]] ''Der vollkommene Capellmeister'' – kun ''„magia teatro, en kiu ĉiumomente aperas novaj personoj, moviĝas trans la scenejon kaj remalaperas“''.<ref>Willi Apel: ''Geschichte der Orgel- und Klaviermusik bis 1700.'' Bärenreiter, Kassel 1967, S.&nbsp;621.</ref>
 
:La libera antaŭludo konsistas el [[kromata gamo|kromateco]], kiu estas interplektita kun sonsekvoj ilustritaj en la posta unua fugotemo. La fugo komencas per kromata sonsekvo, kiun sekvas la ĉeftemo akompanata de la komenco de la dua voĉo.
:[[Dosiero:Bild-Bruhns-großes Präludium-e-Fuge 1.svg|418px]]
 
:La fugo transiras per libera transkonduko en duan parton en 12/8-[[takto]]n. Tiun sekvas neatendita arpeĝopasaĵo. En la sekva [[ostinato]] alternas [[klavaro]] kaj pedalaro. Finfine komencas la dua fugo per sia [[sinkopo|sinkopa]] ĉeftemo:
:[[Dosiero:Bild-Bruhns-großes Präludium-e-Fuge 2.svg|496px]]
 
:La 24/16-takta fina parto estas de kompleksa konstruo kaj finiĝas per akordo konstruita sur E.
Sennoma uzanto