Bombono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Razilklingo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Bombono''' aŭ bonbono estas [[dolĉaĵo]] el fandita [[sukero]], [[ĉokolado]], [[gumo]] aŭ alia dolĉa aŭ dolĉa-acida materialo.
 
Bonbono estas [[dolĉaĵo]]. Ĝia oficiala kaj [[Fundamento de Esperanto|fundamenta]] nomo estas [[bombono]].
 
==kristnaskarba bombono==
 
[[dosiero:bombono.JPG|thumb|200px|right|kristnaskarba bonbono kun hokoj]]
La kristnaskarba bombono aŭ salonsukero (hungare ''szaloncukor'' el la germana ''Salonzuckerl'') estas bombono, bele pakita kaj pendigita sur la [[kristnaska arbo]]. Oni produktas ĝin nur por kristnasko (do aĉetebla de meze de novembro ĝis elĉerpo de la stoko).
 
La uzo de kristnaskarba bombono estas tre disvastiĝinta kutimo inter la hungaroj eĉ eksterlande, en elmigrejo. Onidire, tiu sukeraĵo disvastiĝis el Hungario kaj la eksterlandaj hungaroj ne manĝis tiujn dum la socialisma epoko (en tiaj landoj), sed jarojn deponis, uzis ilin. Kelkaj rezervis nur la paperon kaj ĉiujare mem pretigis propran salonsukeron.
 
Oni komence pendigis sur la kristnaska arbo fruktojn, sekigitajn fruktojn, mielkukajn figurojn, paperajn eltondaĵojn, diversajn dolĉaĵojn. Oni ekproduktis la bonbonojn nur fine de la 1800-aj jaroj kaj ekde tiam pendigis ilin sur la kristnaska arbo. Oni komence enpakis diversajn sukeraĵojn, ĉokoladajn globetojn en silkecan paperon, poste en koloran staniolon ([[stano|stanfolion]]). Poste oni enpakis la bonbonojn en fine galonigita [http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/galon.html] papero kaj tiun oni ĉirkaŭkovris per staniolo.
 
Tiuj specifaj bonbonoj origine pretiĝis el pura, fandita sukero kun eblaj aldonaĵoj kiel amela [[sukero]] aŭ ? fondao (fondant). La fanditan sukeron oni fluigis tra funelo al ŝablonoj el riza [[faruno]]. Poste oni aldonis diversajn aldonaĵojn (en 1891 oni jam priskribas 17 diversajn tiajn bonbonojn), hodiaŭ la plej ŝatataj tipoj estas: [[ĵeleo|ĵelea]], [[marcipano|marcipana]], [[kokoso|kokosa]].
 
La starigon de la kristnaska arbo en [[Hungario]] kutimigis la patrino (kiu kunportis tiun kutimon el sia patrujo) de barono [[PODMANICZKY Frigyes]] (1824-1907). Tio okazis en 1828.
 
 
 
Kristnaskarbaj bombonoj laŭ [[Hungario|hungara]] recepto nomiĝas [[bonbono]]j.
 
[[de:Bonbon]]