Ooŝima Joŝio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
mortodato |
||
Linio 3:
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto O]]
[[Enciklopedio de Esperanto - O|EdE-O]]
[[Japana esperantisto]]
'''OOŜIMA Joŝio''' aŭ '''OOSIMA Yosio''' (ps. Takagi-Hiroŝi) (naskiĝis la [[6-a de aŭgusto|6-an de aŭgusto]] [[1905]] - mortis la [[30-a de aŭgusto|30-an de aŭgusto]] [[1992]] en [[Tokio]]) estis unu el la fondintoj de Japana proleta Esperanto-movado.
Dum pli ol ses jardekoj li faris netakseblajn servojn al la japana E-movado.
Li kunredaktis la sesvoluman [[Proleta kurso de Esperantu]] ([[1930]]-[[19131]]), verkis la lernolibrojn [[Esperanto en kvar semajnoj]] ([[1961]]) kaj [[Nova kurso de Esperanto]] ([[1968]]), kunaŭtoris (kun [[MIYAMOTO Masao|Miyamoto Masao]]) la japanlingvan [[Historio de la japana kontraŭreĝima Esperanto-movado]] ([[1974]], [[1987]]) kaj tradukis japanen verkojn i. a. de [[Edmond PRIVAT|Privat, [[Ernest DREZEN|Drezen]] kaj [[Efim Feofanoviĉ SPIRIDOVIĈ|Spiridoviĉ]], nome „Analiza historio“ de Drezen (el la rusa kun alia persono) kaj „Lingvoscienco kaj Int. Lingvo“ de Spiridoviĉ, [[1932]]. Trad. el la japana ''Forpelataj homoj'' (novelo de Koreo, [[1933]]).
Li redaktis kaj mem eldonis esperantologiajn revuojn: [[Esperanta Literaturo]] (organo de Japana E-Lit. Societo), [[Studo de Lingvo Internacia]] (serioza, studema ĉefe pri la ideologioj de la movado) (ambaŭ [[1933]]-[[1936]]) kaj [[Nova Rondo]] ([[1966]]-[[1976]]). En [[1974]] Ooŝima ricevis la prestiĝan Ossaka-Premion.
|