Kontakto (revuo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 60:
Komence de la 1980aj jaroj Kontakto perdis sian socipolitikan engaĝiĝon. Apero de Monato kiel politika magazino kaj malgranda abonantaro devigis Kontakto-n redifini sian rolon kaj ekkonsideri komencantojn. Ankaŭ movadaj artikoloj estis ekster Kontakto – ili trovis sian lokon en la naskiĝinta en 1983 [[TEJO Tutmonde]]. Ekde tiam granda parto de la artikoloj aperas en facila lingvaĵo. Facilan parton ekredaktis [[Anna Brennan]]. Anna kreis la "facilan liston" de la plej oftaj radikoj, uzataj por la artikoloj en "facila" kaj "tre facila" lingvaĵo. Ekde 1983 Anna estis akompanata de [[Leif Nordenstorm]] (Svedio), kiu ekde 1986 fariĝis la sola redaktoro. Leif foriris en 1989.
 
La jaron 1990 inaŭguris la numero redaktita en la CO de [[Javier Moleón]]. La dua numero 1990 estis jam redaktita de [[István Ertl]] (Hungario). En 1992 li estis elektita kiel redaktoro de revuo Esperanto. Ekde tiam Kontakto eniras la novan eraon, kun nova redaktoro – [[Francisco Veuthey]], nova stilo, nova logsimbolo kaj novaj ideoj. La nombro de abonantoj multe kreskis kaj atingis en la lasta jaro de Veuthey historian rekordon de 2050. [[Sabira Shun|Sabira Ståhlberg]] akurate kaj diligente laboris por Kontakto-n kvar jarojn – de 1998 ĝis 2001.
 
Ekde 2002 Kontakto estis redaktada de [[Eugenia Amis|Ĵenja Amis]] (ĝis 2005 - ZVEREVA) kun helpo de Joel Amis. La ĉef-korektisto ekde la numero 197 (2003:4) estis [[Paŭlo Moĵajev]]. La grafikan parton ekde 2005 faras [[Eugenia Amis|Ĵenja Amis]]. Somere 2007 [[Paŭlo Moĵajev]] okupis la postenon de la ĉef-redaktoro, dum [[Eugenia Amis|Ĵenja Amis]] daŭre okupiĝas pri la grafikado.