Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Via lingvaĵo: nova sekcio
Linio 18:
<blockquote style="border:1px dotted green;background-color:#cfc;padding:0.3em 0.5em;">"mi '''ŝatas''' skribi artikulojn en la Vikipedio '''pri''' diversaj temoj. Normale mi tradukas ''artikuloj<u>n</u>'' de aliaj lingvoj ''esperante<u>n</u>''."</blockquote>
Do: '''ami''' estis uzata en ĉi tia konteksto en la unuaj jaroj de sia ekzisto (Iom post 1887 kaj en la unua gazeto, kies represon kiel libro mi havas.). Hodiaŭ ĉikaze oni preferas la verbon '''ŝati'''; kiel ekz. "Mi ŝatas legi." "Mi ŝatas keksojn." Do estas simila distingo kiel germane inter ''lieben'' (ami) kaj ''mögen; gerne tun; gern haben'' (ŝati). - La prepozicio "sur" havas lokan sencon. Ĉikontekste nur taŭgas la vorto '''pri'''; kiel ekz. "Li skribas pri katoj." "Paŭlo cerbumas pri la estonto." - Vi forgesis kelkajn akuzativojn, supozeble pro influo de la germana. Anstataŭ "E-mailo adreso" pli esperante aspektas "retpoŝta adreso". En la lasta alineo estas la jeno:
<blockquote style="border:1px dotted green;background-color:#cfc;padding:0.3em 0.5em;">"Mi '''amegas''' lerni lingvojn, sed mi ne estas tre galanta kaj ne povas tiel bone ''uzatas'' la Vikipedion ĝis nun. Sed tamen mi volas helpi '''sur''' la Vikipedio esperante!",</blockquote> kiu prefere fariĝifariĝu io kiel:
<blockquote style="border:1px dotted green;background-color:#cfc;padding:0.3em 0.5em;">"Mi '''ŝategas''' lerni lingvojn, sed mi ne estas tre galanta kaj ne povas tiel bone ''uzadi'' la Vikipedion ĝis nun. Sed tamen mi volas helpi '''en''' la Vikipedio esperante!".</blockquote>
Do: du sinsekvaj formoj je -as en la sama frazo ne eblas. Se vi ankoraŭ havas demandojn, vi volonte povos demandi min kaj aliajn. Kore --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 18:26, 10. Dec 2007 (UTC)