Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:04, 2 aŭg. 2003

EdE-E

EKRELO (Eldon-Kooperativo por Revolucia E. Literaturo) fondiĝis en 1930 kiel memstara int. E-eldonejo kaj estas proksime ligita kun SEU. La sidejo ĝis 1933 estis en Leipzig sub gvido de W. Kampfrad kaj poste en Amsterdam adm. F. Wisser. Ekrelo cldonis precipe multajn broŝurojn pri aktualaj politikaj temoj, pri socialisma konstruado en USSR kaj pri antireligia movado tie. Sed ne malpli gravaj estas ĝiaj primovadaj verkoj, la originalaj kaj tradukitaj romanoj kaj gramatikoj por rusoj, germanoj, francoj. Dum la mallonga tempo de sia ekzistado. Ekrelo montriĝis tre aktiva, la nombro de la verkoj, eldonitaj de ĝi atingas 60 kaj la vendovaloro 51- svfr. Nun Ekrelo entreprenas grandegan taskon: eldoni Elektitan Verkaron de Lenin en E-a traduko kaj 16 volumoj.