Poŝtkarto: Malsamoj inter versioj

252 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo: '''Poŝtkarto''' estas peco de kartono en difinita formato, sur kiu oni skribas adreson de ricevanto kaj mallongan, kelkvortan ĝis kelkfrazan mesaĝon, gluas poŝtmarkon kaj sen...)
 
 
La kutima formato nuna por poŝtkartoj estas kvarono de letera folio de formato 29,8 oble 21 centimetroj - do 14,8 oble 10,5 centimetroj. Pli malgrandaj poŝtkartoj estas tre raraj, ĉar la spaco por adreso havas poŝte difinitan grandecon, la poŝtmarko bezonas lokon kaj la spaco por kroma mesaĝo iĝas tro malmulta, se la karto tro malgrandas. Pli grandaj formatoj ol la standardaj 14,8 oble 10,5 centimetroj tamen ne maloftas: Ofte grandaj poŝtkartoj necesigas pli da afranko ol tiuj de standardaj formatoj, sed ili ekzistas ankaŭ en aliaj formoj ol la klasika kvarangulo (en tiu kazo ofte la karta silueto korespondas al la silueto de la fote bildigita objekto sur la karto).
 
<!--
La sekva galerio montras '''kvar ekzemplojn de [[Esperanto|esperantlingvaj]] bild-poŝtkartoj''':
 
<center><gallery>
DoserioDosiero:Poŝtkarto PragoSylt.jpg|<center>turismajTurismaj poŝtkartoj: Salutoj elde la nordgermana insulo [[PragoSylt]] *
DoserioDosiero:Poŝtkarto SyltPrago.jpg|<center>... kaj de la nordgermana insuloel [[SyltPrago]] *(ambaŭ el la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento)
Dosiero:Poŝtkarto Feliĉan novan jaron.jpg|<center>BondezirojPoŝtkarto okaze"Feliĉan denovan nova jarojaron" (el [[Ĉeĥoslovakio]]) *)
Dosiero:Tero, Akvo, Fajro, Aero kaj Esperanto.jpg|<center>... kaj esperantoEsperanto-tema artaĵo (Rolf Ernst, [[Zuriko]], 1996)
</gallery> <br>* 80-aj jaroj de la 20-a jarcento</center -->
 
== Historio ==
Dum la jaro [[1865]] la germano ''Heinrich von Stephan'' en poŝta konferenco en [[Karlsruhe]] proponis permesi sendadon de "poŝtaj folioj" sen [[poŝtmarko]], sed lia propono malakceptiĝis, ĉar la plej multaj konferencanoj opiniis la dissendon de mesaĝoj malferme legeblaj de ĉiu ajn persono malmorala kaj malaprobinda. Tamen jam kvar jarojn poste, dum oktobro [[1869]] la poŝto de [[Aŭstrio-Hungario]] eldonis "porkorespondajn kartojn" kun enpresitaj poŝtmarkoj. Simile al la reguloj por [[telegramo]] laŭ la unua propono oni antaŭvidis limigon de la surskribeblaj vortoj ĝis maksimume 20 kaj kompense volis oferti aparte malaltan tarifon (40 procentoj de la tarifo por letero) - tamen finfine oni forprenis la limigon pri vortonombro, permesante liberan skribadon sur la karta dorsflanko, kaj jam dum la unua monato vendis rekordan nombron de 1,4 milionoj novaj "porkorespondaj kartoj". En [[Prusio]] kaj la resto de norda [[Germanio]], sed ankaŭ en la sudgermanaj ŝtatoj [[Bavario]], [[Virtembergo]] kaj [[Badeno]] la "porkorespondaj kartoj" enkondukiĝis la [[1-an de julio]] [[1870]]. Same dum la jaro [[1870]] "porkorespondaj kartoj" ankaŭ enkondukiĝis en [[Svislando]], [[Luksemburgio]] kaj [[Britio]], dum [[1871]] en [[Belgio]], [[Nederlando]], [[Danio]] kaj [[Finnlando]], sekvajare en [[Svedio]], [[Norvegio]] kaj la [[Rusa Imperio]], dum [[1873]] en [[Usono]], [[Francio]], [[Serbio]], [[Rumanio]] kaj [[Hispanio]], kaj dum [[1874]] en [[Italio]]. La [[1-an de marto]] [[1872]] la [[germana lingvo|germanlingva]] nomo ŝanĝiĝis al ''Postkarte'', do "poŝtkarto". En la internacia poŝta trafiko la poŝtkarto oficialiĝis la [[1-an de julio]] [[1875]] surbaze de la "poŝta kontrakto de [[Berno]]".
 
[[Dosiero:Ut-bahnhof-1898.jpg|thumb|150px|<center>kolorigita poŝtkarto de [[1898]] el Germanio]]
Fine de la [[19-a jarcento]] furoriĝis bild-poŝtkartoj kun presitaj bildoj de pentritaj kaj poste fotitaj konstruaĵoj kaj pejzaĝoj. Ili haveblis je malalta prezo kaj superfluigis la longan priskribon de la vizitataj aŭ vizitindaj lokoj. Dum la jaro [[1899]] en la [[Germana Regno]] vendiĝis 88 milionoj da poŝtkartoj, dum la jaro [[1905]] en la sama teritorio dissendiĝis 500 milionoj da poŝtkartoj. Ekde tiu jaro en Germanio ekvalidis leĝo ke la dekstra parto de la antaŭa flanko de la karto rezerviĝis por adreso sube kaj poŝtmarko supre, kaj la maldekstra parto ekuzeblis por mesaĝoj: antaŭe la tuta antaŭa flanko estis rezervata nur por adreso kaj poŝtkarto, kaj dorsflanke konkurencis spaco por privataj meŝaĝoj kaj bildoj.
 
[[Dosiero:Tero, Akvo, Fajro, Aero dorsflanke.jpg|thumb|left|180px|<center>La antaŭa flanko de la supre dekstre bildigita karto bele montras la lokojn por la afranko (poŝtmarko) kaj la adreso]]
Ekde tiu jaro en Germanio ekvalidis leĝo ke la dekstra parto de la antaŭa flanko de la karto rezerviĝis por adreso sube kaj poŝtmarko supre, kaj la maldekstra parto ekuzeblis por mesaĝoj: antaŭe la tuta antaŭa flanko estis rezervata nur por adreso kaj poŝtkarto, kaj dorsflanke konkurencis spaco por privataj meŝaĝoj kaj bildoj.
 
Komence de la [[21-a jarcento]] en [[Eŭropo]] dissendiĝas ĉiujare pli-malpli 400 milionoj da poŝtkartoj.
 
Komence de la [[21-a jarcento]] en [[Eŭropo]] dissendiĝas ĉiujare pli-malpli 400 milionoj da poŝtkartoj. La elektronika ekvivalento, do retpoŝta mesaĝo kun bildo kaj en difinita formato, estas la '''retpoŝtkarto''' ([[angle]] ''"e-card"'').
 
[[Kategorio:Poŝto]]