John Coltrane: Malsamoj inter versioj

Usona ĵazo saksofonisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yomismo (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: '''John William Coltrane''' [kolTREJN] (23an de septembro 1926 – 17an de julio 1967), laŭ kromnomo '''Trane''', estis usona komponisto de muziko ĵazo kaj ludis...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:12, 14 dec. 2007

John William Coltrane [kolTREJN] (23an de septembro 1926 – 17an de julio 1967), laŭ kromnomo Trane, estis usona komponisto de muziko ĵazo kaj ludisto de saksofono.

Kvankam ekzistas surdiskigoj de ties verko de tiom frue kiom 1946, la kariero de Coltrane ne ekis ĝis 1955. El 1957 antaŭen li surdiskigis kaj produktis dekduojn da albumoj, multaj el ili tamen ne publikigitaj ĝis post ties morto. Li atingis eksterordinaran popularecon, kiu estis ankaŭ reago al sia spiritakaj religia inspirado.

Oni konsideras, ke Coltrane renovigis la modernan ĵazon kaj estis la plej elstara influo super sinsekvaj generacioj de saksofonistoj. Kiel la saksofonistoj Coleman Hawkins, Lester Young kaj Ben Webster antaŭ li, Coltrane ĉefe ŝanĝis la supozaĵojn pri tiu muzikilo.

Coltrane ricevis postmortan specialan nomumadon ĉe la premio Pulitzer en 2007.

Biografio

Komenco (1926–1954)

Naskiĝinta en Hamlet, North Carolina, Coltrane kreskiĝis en laŭ komparo privilegiita medio en High Point, dum epoko de racia apartigo. Li livis en ampleksigita familio ĉe la patrina avo, Rev. William Wilson Blair, alta pastro de protestanta eklezio kaj gravulo en la usonafrika komunumo. Dum liaj lernejaj jaroj la familio suferis la mortojn de ambaŭ patrinaj geavoj kaj de lia patro. Tuje mortiĝis ankaŭ la ununura restanta laboristo, nome onklo de Coltrane. Tiuj okazaĵoj alportis la familion al preslaŭ povreco kaj devigis la patrinon kaj la onklinon de Coltrane labori kiel hejmservistinoj. Tiame Coltrane ekludis kaj praktikis intense.