Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Kosovo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''Unuiĝintaj-Nacioj-Misio pri Intertempa administro de Kosovo (UNMIK - la esperanta titolo estas iom tordita, sed tiel ĝi kongruas al la internacia mallongigo) aŭ [[angle''Uni...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''[[Unuiĝintaj-Nacioj-Misio pri Intertempa administro de Kosovo]]''' (UNMIK - la esperanta titolo estas iom tordita, sed tiel ĝi kongruas al la internacia mallongigo) aŭ [[angle]] ''United Nations Interim Administration Mission in Kosovo'' estas intertempa civila administrado por la eŭropa regiono [[Kosovo]] sub organiza gvido de la [[Unuiĝintaj Nacioj]] (UN). La misio komenciĝis la [[10-an de junio]] [[1999]], surbaze de la rezolucio 1244 de la Sekuraca Konsilio de UN.
 
La provinco ekde longe estas la temo de armita politika kaj teritoria disputo inter la registaro de [[Serbio]] (kaj antaŭ tio, de [[JuguslavioJugoslavio]]), kiu pledas armee regi la provincon, kaj la plejparte etne [[albana lingvo|albanlingva]] enloĝantaro de Kosovo, kiu per klara plimulto preferus sendependecon. Krom reguligi la administradon de la provinco ekde somero 1999, la rezolucio 1244 ankaŭ alvokis kreon de politika proceso por klarigi la estontan statuson de Kosovo - negocoj inter reprezenantoj de la enloĝantaro kaj la serbia registaro kun subteno de UN komenciĝis dum [[2006]].
 
La ĉefo de la misio UNMIK teknike estas "Speciala Reprezentanto de la Sekretario Ĝenerala" ('SRSG'): li estas nomumita per la Ĝenerala Sekretatio de UN konsidere de rekomendoj el la membroŝtatoj de UN. [[''Joachim Rücker]]'', germana diplomato, ekde septembro [[2006]] estas la Speciala Reprezentanto, anstataŭigante Steven Schook kiu dum tri monatoj provizore plenumis la laborojn post la foriro de la antaŭa Speciala Reprezentanto [[''Søren Jessen-Petersen]]'' dum junio 2006.
 
==Strukturo ==
Linio 13:
* Kolono IV: Rekonstruo kaj ekonomia evoluo (gvidita de la [[Eŭropa Unio]])
 
La respondeco por la "kolonoj" I kaj II nun transdoniĝis al la institucioj de provizora memregado de Kosovo. Tamen la UN daŭre observas kaj kontrolas la agadon.
 
La misio disponas pri proksimume 1985 internaciaj policistoj, kiuj helpas realigi la politikajn decidojn kaj stabiligi la juran stabilecon de la regiono. Armea unuo kun la nomo [[Kosovo-Forto]] aŭ mallonge KFOR sub gvido de la transnacia armea organizo [[NATO]] provizas aldonan internacian sekurecon sed ne estas sub rekta politika influo de la UN.