Ido kaj Esperanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jordi Polo (diskuto | kontribuoj)
e E==esperanto
ligo al procedo
Linio 3:
'''[[Ido]] kaj [[Esperanto]]'''. (Principa kontraŭeco). - Ĉiu reklamisto scias, kiel grava estas trafa elekto de la nomo por la reklamota afero. Multaj komercistoj kaj industriistoj dankis sian sukceson nur al ia lerte elpensita titolo aŭ reklama frazeto.
 
La kreintoj de Ido, elektante tiun nomon por la nova lingvo, montris, ke ili estas almenaŭ tre lertaj reklamistoj, ĉar la plej efika batalilo de Ido kontraŭ Esperanto estas ĝuste tiu ĉi nomo "Ido", kiu erarigas eĉ ankaŭ kelkajn Esperantistojn, kredigante, ke la lingvo Ido estas ja ido kaj filo de Esperanto bazita sur tiaj samaj principoj, kielkiajn havas la patro, kaj diferenciĝanta nur per flankaj, malĉefaj, facile ŝanĝeblaj detaletoj. MemkomprenebleŜajnas memkomprenebla ŝajnas, ke Ido, estante nur posta formo de Esperanto, estas pli perfekta ol ĝi, ĉar la filo, naskiĝinte pli malfrue, povis profiti la antaŭan sperton de la patro kaj evoluinteevoluante pliboniĝis.
 
Tio estas malveraĵo. Ido ne estas nek povas esti filo de Esperanto; ĝi eĉ ne estas nek povas esti bastardo de Esperanto, pro tio, ke, estante bazita sur principoj ne nur tute diferencaj je tiuj de Esperanto, sed eĉ tute kontraŭaj al ili, ĝi ne apartenas al la sama lingva familio. Tiun malsamfamiliecon kaj absolutan kontraŭecon estas facile konstati, konsiderante la principojn de Esperanto kaj komparante ilin al la principoj de Ido:
Linio 22:
:Ĉar "en nia Iingvo ĉiu parto gramatika prezentas apartan vortonn, la malsimplaj vorfoj estas nepre formataj nur per kunmetado, neniam per derivado. Sekve neniu ajn regulo pri derivado, kiel ekzemple la regulo pri renversebleco, povas koncerni Esperanton. Couturat plene eraras kaj erarigas la legantojn, kiam li asertas, ke "la sistemo de la derivado en Esperanto estas sendispute la plej karakteriza trajto de tiu lingvo." Kontraŭe, la plej karakteriza trajto de nia lingvo estas ĝuste la neekzistado de iu ajn derivado. Neniam pri ia derivado parolis Zamenhof, kaj, en [[1913]] la [[Akademio]] oficiale deklaris, "ke la vortfarado de Esperanto estas fondita sur la konstruo de ĉiu aparta vorto kaj ne sur tiel nomitaj reguloj de derivado."
 
Male, en Ido la derivado estas la plej grava kaj plej ofta [[procedo]] de vortfarado kaj Couturat verkis specialan "traktaton pri derivado en Esperanto" konscie aŭ nekonscie konfuzante siajn proprajn teoriojn kun la ideoj de Zamenhof kaj malprave altrudante al E procedon, kiun efektive ĝi ne konas, kaj regulojn pri derivado, kiuj tute ne povas konveni al lingvo ne uzanta la derivadon.
:5. Kvara principo: Senabsoluteco kaj senrigideco de la principoj kaj reguloj. Zamenhof, ĉiam celante kontentigi ne la postulojn de abstraktaj teorioj, sed la malsimplajn diversflankajn bezonojn de la praktiko, konstante ripetis la konsilon: "Ĉio devas esti en ĝusta mezuro", kaj li aplikas tiun ĉi rezervon al ĉiuj principoj kaj gvidreguloj. Oni devas "kunigi kaj konsentigi inter si diversajn principojn. . . E kontentigas ĉiun principon laŭ mezuro de ebleco, penante plej zorge, ke ĝi ne kontraŭagadu al aliaj pli gravaj principoj." Li opinias, ke lingvo int. devas kontentigi ne nur la postulon pri logikeco, aŭ ian ajn alian postulon, sed ankaŭ "ĉiujn aliajn postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo int." kaj kiujn tute ne zorgas la Idistoj, ekzemple la "naturecon, vivipovecon, flekseblecon, sonorecon, k. t. p."