Subspecio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
En [[biologio]] (ĉu en [[zoologio]] ĉu en [[botaniko]]) oni uzas la vorton '''subspecio''' por ĉiu grupo laŭ kiu dividiĝas la [[specio]]j, kaj kiu konsistiĝas el individuoj kiuj, krom la propraj karakteroj de la specio, kunhavas komune aliajn '''morfologiajn karakterojn''' pro kiuj ili similiĝas inter si kaj diferenciĝas disde tiuj de la aliaj subspecioj de la sama specio. Ekde vidpunkto strikte konsiderata kiel propra de la sistematiko aŭ pli precize de la [[taksonomio]], tiu estas la [[Taksonomio|taksonomia kategorio]] kiu estas inter la [[specio]] kaj la [[raso]].
 
La subspecio estas '''parto de la specio''' formata de unu aŭ pliaj loĝantaroj, malmulte diferencigataj kaj kunhavante saman regionan distribuadon. Tiu ĉi difino inkludas la geografiajn rason pri kiuj parolas multaj fakuloj ('Rassenkreis'). Tamen ne estas tre klara la limo inter la konceptoj de raso kaj subspecio, ĉar ambaŭ [[taksono]]j kunhavas la karakterojn proprajn de la specio, tio estas, ke paroj de individuoj de diferencaj subspecioj aŭ de rasoj (sed de la sama specio) povas pariĝi kaj reproduktiĝi produktante idaron kapablan siavice reproduktiĝi. Krome oni diferencigas tiujn individuojn nur pro eksteraj karakteroj ne tre gravajngravaj kvankam rekoneblaj kaj regule estantaj. La termino [[raso]] uzeblas plej ofte for de la scienca medio, kaj pro tio en [[taksonomio]], uzeblas nur (laŭ tradicie) por diferencigi morfologie en tre limigita nombro de specioj, ĉefe la homoj kaj la hejmaj animaloj.
 
Tre ofte la taksonomiistoj (biologoj) multe penas por klarigi la grupojn kaj tiel tre ofte devas ŝanĝi la situacion, kiel okazis ĉe la [[Blua pigo]], kiu estis konsiderata dum longe ununura specio kun du klare diferencaj subspcioj, ĝis kiam oni pruvis ke vere temas pri du malsamaj specioj. Plej ofte ĵusaj analixoj de [[DNA]] helpas por tiu klopodo.